Ŝipoj kaŭzas streson laŭ balenfekaĵo

Radio Verda publikigis antaŭ 6 monatoj

02:18 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV188 (2012.02.19)

Ŝipoj kaŭzas streson laŭ balenfekaĵo

Nova esploro montras ke malpliiĝo de ŝipa trafiko tuj post la atakoj kontraŭ Usono je la 11a de septembro 2001 malaltigis la nivelojn de streshormonoj en la fekaĵo de endanĝerigitaj nordatlantikaj balenoj eŭbaleno en orienta Kanado.

Temas pri la unua indiko ke bruo de ŝipoj havas ligon al kronika streso en balenoj kaj havas efikon al balenoj en regionoj kun peza ŝiptrafiko.

La trovoj estas rezulto de neplanita eksperimento.

Du teamoj el sciencistoj laboris en la Golfo Fundy por studi kantadon kaj sanon de balenoj kiam komerca transportado ĉirkaŭ la mondo haltis subite post la atakoj.

Tio inkluzivis ŝipan trafikon en la Golfon Fundy, hejmo de la zumanta porto de Sankta Johano kaj la principa regiono por somera manĝado por eŭbalenoj.

La postataka halto rezultigis signifan malpliiĝon de submara bruo de grandaj ŝipoj, kiu povas kolizii kun malaltfrekvencaj signaloj uzataj de balenoj por komunikado por manĝado kaj pariĝo. Antaŭaj esploroj montris ke balenoj respondas al bruo de ŝipoj per loĝeja delokigo kaj ŝanĝiĝoj de konduto kaj de la forto, ofto kaj tempo de voĉado.

Sed ĝis nun restis malklare ĉu trafiĝo de bruo rezultigas fiziologiajn respondojn kiuj povus konduki al seriozaj sekvoj por balenoj aŭ balenaroj.

La sciencistoj de teamo gvidita de la Novanglia Akvario de Bostono trovis ke grandaj balenoj, kiel homoj, povas montri fizikajn signojn de plialtiĝinta kronika streso sub ekspono al altiĝintaj niveloj de bruo dum longa periodo.

Eŭbalenoj estas la plej endanĝerigitaj balenoj en la Atlantiko. Restas nur proksimume 450. Oni taksas ke la malgranda nombro estas produkto de pluraj defioj kaj premoj en ilia medio

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

verdesaltonlaŭtetelevido