Koncerto de Neven Mrzlečki
Bjalistoka Esperanto-Societo publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Okaze de la 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj (14–17 de decembro 2023) en Centro Ludoviko Zamenhof ni aŭskultis koncerton de la kroata kantisto Neven Mrzlečki.
Li naskiĝis en Zagrebo, Kroatio, kie li finis studojn pri itala kaj hispana lingvo kaj literaturo (1983). De la 1984, li estis membro de la Zagreba Opero. En 1993, li diplomiĝis ĉe la fako de solista kantado ĉe la Akademio de Muziko en Zagrebo, kaj ekde tiam li evoluas esprime kaj voĉe kun rimarkinda prefero por sceneca prezentado, ofte komedio. Samtempe li plibonigas la artecon kun prof. Mario Gjuranec, drama tenoro. Li ankaŭ partoprenis la laboron de la Zagreba Opero-Studio. Prezentas sekularan kaj spiritan repertuaron. Post 39 jaroj li emeritiĝis en oktobro 2023. Krom la muziko, li tradukas el la angla, hispana kaj itala, spiritualan kaj religian literaturon.
Krom operliteraturo, li ankaŭ prezentas muzikon “por la animo” per la gitaro – „evergreen“, kiel bossanova, samba, guajira kaj bolero, ranchera, huapango, son, same kiel italaj kanzonoj kaj irlandaj baladoj, juda tradicia muziko, kaj kroataj komponaĵoj. Li ankaŭ klopodas prilabori la tradiciajn kaj folklorajn kantojn. En la programo por Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj 2023 li preparis arte faritajn popularajn kantojn el Kroatio kaj internaciajn. La plimulton de tradukoj verkis li mem – el la hispana, itala, angla, greka, germana, kroata…