La Liturgio de la Vorto — Sankta Ĵaŭdo, la Vespermanĝo de la Sinjoro — 1.04.2021
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĵaŭdon antaŭ Pasko kristanoj kolektiĝas por rememori la Lastan Vespermanĝon de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Ankaŭ ni kolektiĝu por kune preĝi kaj kontempli la Vorton de Dio, kiun por tiu tago donas al ni la kalendaro de la liturgiaj legaĵoj.
Dankon al vi, ke vi volas travivi la Sanktan Paskan Tritagon kun ni, partoprenante la Liturgion de la Vorto en esperanto. Dio benu! 🙏
✠ ✠ ✠
Nutru vian spiriton aŭskultante la himnon „Vexilla regis prodeunt” laŭ la aranĝo de Francisco Guerrero. La unua strofo diras: „La flagoj reĝaj flirtas nun * kaj brilas en mister’ la kruc’, / sur kiu karne pendas Li, * per kiu vivas ĉiu karn’.” La himnon prezentas ensemblo „Musica ficta”:
https://www.youtube.com/watch?v=pKpc8Qd9uW8
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:09 ‣ Enira antifono — kp. Gal 6
0:26 ‣ Krucosigno
0:33 ‣ Saluto
0:38 ‣ Komenca preĝo
0:48 ‣ Unua legaĵo — Eli 12
3:39 ‣ Psalmo — Psa 116 (R. kp. 1 Kor 10)
6:01 ‣ Dua legaĵo — 1 Kor 11
7:13 ‣ Aklamo — Joh 13
8:17 ‣ Evangelio — Joh 13
11:18 ‣ Silento
11:47 ‣ Universala preĝo
13:35 ‣ Preĝo de la Sinjoro
15:33 ‣ Resuma preĝo
16:08 ‣ Beno
16:20 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al la katedralo de la Sankta Kruco kaj sankta Eŭlalia en Barcelono pro la tujelsendo de la Sankta meso de la Vespermanĝo de la Sinjoro en 2020, de kie mi prenis la melodion de la psalmo,
‣ al Christopher Walker, kies melodion de la aklamo el „Celtic Mass” mi uzis por la hodiaŭa liturgio,
‣ al la retejo „Brewiarz.pl”, kie mi trovis la petojn de la vespro de la Sankta ĵaŭdo el la Roma breviero en la latina, kiujn mi tradukis en esperanton.
La artaĵo estas „La Lasta Vespermanĝo” (1685) fare de Симон Фёдорович Ушаков (Simon Fjodoroviĉ Uŝakov, 1626–1686).