La Liturgio de la Vorto — 4a Dimanĉo de Karesmo, jaro B — 14.03.2021
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen, meze de Karesmo, la Eklezio memorigas al ni ĝoji! Ni ne forgesu, ke la celo de nia fastado, almozdonado kaj preĝado ja estas gloro de la eterna ĝojo en Dio. 🤗 Viajn fortojn ĉerpu el la hodiaŭa Evangelio, kiu estas parto de la kortuŝa kaj esperdona interparolo de Jesuo kun Nikodemo.
Tute malsame pri la espero memorigos al ni la sceno de la judoj funebrantaj en la babilonia ekzilo, kiun ni renkontos en la psalmo. Ni kantos ĝin laŭ la tradicia sefarda melodio.
Ĉiun dimanĉon de la Granda fasto ni renkontiĝos por kune celebri la Liturgion de la Vorto en esperanto. Ni preĝu al la Sinjoro, ke nia fido kaj kompreno kresku, por ke ni fariĝu pli bonaj atestantoj de Lia boneco, ekzemploj de Lia amo kaj proklamantoj de Lia savo! 🙏
✠ ✠ ✠
Daŭrigu vian preĝadon kun la kanto „Bonum est præstolari” de Jakub Blycharz. La ĥoro ripetas en la latina „Bonum est præstolari cum silentio salutare Dei”, t.e. la verson Lam 3:26, kiu tekstas en esperanto „Bone estas esperi pacience helpon de la Sinjoro”. Super tiu ĉi rekantaĵo la solistino kantas la alvokon de sankta fratino Faŭstina Kovalska „Jezu, ufam Tobie” (Jesuo, mi fidas al Vi). Bonvolu aŭskulti kaj kunkanti kun la sĥolo „Ventuno”:
https://www.youtube.com/watch?v=0wdGAW0i9Os
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:08 ‣ Enira antifono — kp. Jes 66
0:22 ‣ Krucosigno
0:28 ‣ Saluto
0:33 ‣ Komenca preĝo
0:43 ‣ Unua legaĵo — 2 Kro 36
3:08 ‣ Psalmo — Psa 137
5:37 ‣ Dua legaĵo — Efe 2
7:01 ‣ Aklamo — Joh 3
8:12 ‣ Evangelio — Joh 3
9:57 ‣ Silento
10:25 ‣ Universala preĝo
11:58 ‣ Preĝo de la Sinjoro
13:55 ‣ Resuma preĝo
14:27 ‣ Beno
14:39 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al rabeno Ira L. Rohde, ĥazano (kantisto) de la Kongregacio Ŝearit Jisrael, laŭ kies registraĵo de la tradicia okcidenta sefarda melodio de la psalmo 137, uzata por la soleno Tiŝa be Av (תשעה באב), mi pretigis ĉi tiun melodion de la responda psalmo,
‣ al la liturgia kantolibro „Niepojęta Trójco”, de kie mi prenis la melodion de la aklamo fare de Dawid Kusz OP (vol. 2, mel. θ),
‣ al la „Kristanaj fontoj”, kie troviĝas la traduko fare de pastro Albrecht Kronenberger de la Roma breviero, de kie mi prenis la Universalan preĝon por la dua vespro de la 4a Dimanĉo de Karesmo.
Hodiaŭ la Vorton de Dio helpas al ni kontempli la pentraĵo „La judoj funbrantaj en ekzilo” (ĉ. 1832) de Eduard Bendemann (1811–1889).