Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

La Liturgio de la Vorto — 4a Dimanĉo de Advento, jaro B — 20.12.2020

La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

„Rosu, ĉieloj, de supre, * kaj el vi, nuboj, venu la Justulo!” Pretiĝu por la Naskiĝo de la Sinjoro kune kun aliaj esperantistoj, partoprenante la Liturgion de la Vorto por la 4a dimanĉo de Advento. 😊 En nia lasta dimanĉa liturgio ni kontemplas la momenton kiam la ĉefanĝelo Gabrielo venis al la Virgulino Maria, por anonci al ŝi la ravan planon, kiun Dio havis por ŝi — venigi pere de ŝi al la mondo la Savanton kaj la Elaĉetanton! La beata Virgulino estu por ni la ekzemplo de senĉesa humileco antaŭ Dio kaj de perfekta obeemo al Li. 🙏

Mi preĝas intence de ĉiuj partoprenantoj de la Liturgio de la Vorto en esperanto. 💚 Dankon pro via ĉeesto kaj ĝis la ĵaŭda vespero, kiam ni povos kune celebri la liturgion por la Kristnaska nokto!

✠ ✠ ✠

La plej taŭga muzikaĵo por la 4a dimanĉo de Advento estas la gregoria ĉanto „Rorate cæli desuper” (Rosu, ĉieloj, de supre), laŭ la teksto de la enira antifono por hodiaŭa meso. Tial mi volas prezenti al vi ties belegan harmonigon en la estona, „Kastke taevad ülevalt”. La kantistoj estas la ensemblo „Linnamuusikud” (Urbaj muzikistoj):

https://www.youtube.com/watch?v=XaYqiCOXtP4

✠ ✠ ✠

0:00 ‣ Komenco
0:09 ‣ Enira antifono — kp. Jes 45
0:20 ‣ Krucosigno
0:26 ‣ Saluto
0:30 ‣ Komenca preĝo
0:37 ‣ Unua legaĵo — 2 Sam 7
3:07 ‣ Psalmo — Psa 89
5:14 ‣ Dua legaĵo — Rom 16
6:01 ‣ Aklamo — Luk 1
6:42 ‣ Evangelio — Luk 1
9:05 ‣ Silento
9:35 ‣ Universala preĝo
10:44 ‣ Preĝo de la Sinjoro
11:21 ‣ Resuma preĝo
11:58 ‣ Beno
12:15 ‣ Fino

✠ ✠ ✠

Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al la liturgia kantolibro „Niepojęta Trójco”, de kie mi prenis la melodiojn de la psalmo (vol. 2, mel. E) kaj de la aklamo (vol. 1, mel. e de André Gouzes OP),
‣ al la „Kristanaj fontoj”, kie troviĝas la traduko fare de pastro Albrecht Kronenberger de la Roma breviero, de kie mi prenis la Universalan preĝon por la vespro de la 4a Dimanĉo de Advento.

La belega pentraĵo por la hodiaŭa liturgio estas „La Anonco” (1657) fare de Nicolas Poussin (1594–1665). Ĝi apartenas al la kolekto de la Nacia Galerio en Londono.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Oni eniras domon tra …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?