Ĉu iu malfeliĉas – Gregor Markič – kun subtekstoj
La Ratkaptista Bando publikigis antaŭ 11 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉu iu malfeliĉas – Gregor Markič – kun subtekstoj
Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas Dijkstra por la 53-a Kantoparado.
Originala filmo ĉe: https://www.youtube.com/watch?v=8qqHD1RAkaM
Ĉu iu malfeliĉas?
Originala titolo: Wer hat hier schlechte Laune?
de Max Raabe
Traduko, ludado kaj kantado: Gregor Markič
Ĉu iu malfeliĉas?
Ĉu, ĉu iu malfeliĉas?
Ĉu, suferas iu hom’?
Ĉu, ĉu iu malfeliĉas?
Ĉu, doloras cerbodom’?
Foje estas tago, peniga kiel plumb’
Sin sentas iel oni malbonodora ŝtrump’.
La farto estas naŭza, simila al infer’,
ekzistas nur mizero, neniu plu esper’.
Ĉu, ĉu iu malfeliĉas?
Ĉu suferas iu hom’?
Ĉu, ĉu iu malfeliĉas?
Ĉu doloras cerbodom’?
Necesas la konsolo, brakum’ aŭ dolĉa keks’,
se peza onin ŝarĝas minuskompleks’?
Bezon’ de ĉokolado, de dolĉa simpati’?
Bonvolu nur rideti, kaj sidu apud ĉi.
Ĉiu rajtas senti sin
ĉagrena pro la ted’
sola ja ne estas vi,
ekzistas la rimed’
Forĵetu viajn zorgojn for,
vizitu nin la bonhumor’
alvenu la varmega sun’
okazu fine la fortun’.
Ĉu, ĉu iu malfeliĉas?
Ĉu, doloras cerbodom’?
pro l’mank’ del alkohol’?