#VK21 Max Weber – unu el fondintoj de sociologio (Zlatko Hinšt)
UEAviva publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Maximilian Karl Emil Weber, pli konate, pli mallonge kaj pli uzate en pli mallonga formo Max Weber, estis germana sociologo, politekonomikisto, juristo, historisto kaj filozofo, kiel unu el plej gravaj reprezentantoj de sociaj kaj humanismaj sciencoj en la mondo. Li estis naskiĝita la 21-an de aprilo 1864 en Erfurt (tiama ŝtato Prusio) kaj mortis la 14-an de junio 1920 en Munkeno (Bavario) pro pneŭmonio kaŭzita dum pandemio de hispana gripo. En la jaro de lia morto, respektive 1921/1922 ĝis kiam aperigis preskaŭ ĉiuj liaj verkoj, li estis pro sia granda kontribuo unu el fondintoj de sociologio kiel scienco kaj ankaŭ por kelkaj tn. specialaj sociologioj, plej ofte konektite kun nomoj de Karl Marx kaj Émile Durkheim. Krom tio ekzistas starpunktoj pri kelkaj aliaj fondintoj de sociologio: Auguste Comte, Herbert Spencer, Ferdinand Tönnies, Georg Simmel kaj Vilfredo Pareto. Weber studis juron en universitoj de Heidelberg, Göttingen kaj Berlin, kaj aŭskultis prelegojn el politika (nacia) ekonomiko, historio, filozofio kaj teologio. Post diplomiĝo, li unue doktoriĝis (1889) kaj habilitaciĝis en Berlin en temoj kiuj estis ligoj inter historio kaj juro kaj gajnis titolon de privata docento. Lia doktora disertacio el la jaro 1889 estas sub titolo „Zur Geschichte der Handelsgesellschaften im Mittelalter“ (Tributo al historio de komercaj kompanioj en Mezepoko) kaj lia habilitacia disertacio el la jaro 1891 estas sub titolo „Die römische Agrargeschichte und ihrer Bedeutung für das Staats- und Privatrecht“ (Romia agrara historio kaj ĝia signifo por ŝtat- kaj privatjuro) estas gravaj kontribuoj al empiriaj esploroj. Akademian karieron Weber komencis en Berlin, Universitato Humboldt kiel profesoro de komerca juro, en Freiburg li prelegis politikan (nacian) ekonomikon kaj en Heidelberg daŭris kun sama studobjekto. Post malfacila nerva malsano, li fariĝis privata scientisto, laborinte, en redaktejo de revuo „Archiv für Sozialwissenschaft und Sozialpolitik“ (Arkivo por sociaj sciencoj kaj socia politiko) eldoninta en kadro de Verein für Sozialpolitik (Asocio por socia politiko) kaj tiam li kunlaboris kun Werner Sombart kaj Edgar Jaffé. Poste li estis kunfondinto de Deutsche Gesellschaft für Soziologie (Germana Asocio por Sociologio) kun sociologo Ferdinand Tönnies kaj teologo kaj sociologo pri religio Ernst Troeltsch, kiu influis al li, kaj inverse Weber influis al Troeltsch. Fine de sia vivo li fariĝis profesoro de sociologio en universitato de Vieno kaj Munkeno. Grava tasko de Weber estis en komisiono por ellaboro de skizo de nova demokratia Konstitucio en Germanio, pli precize en Respubliko de Weimar. Li estis kiel liberalo unu el fondintoj de Germana demokratia partio kaj aktiva en politiko. Ankaŭ Weber estis aktiva en evangelikaj organizoj. Lia edzino Marianne Schnitger estis feminisma aktivulino, zorgis pri eldonado de verkoj de Weber kaj verkis lian biografion por pli bone espliki ideojn kaj ebligi lian komprenadon. Lia frato Alfred Weber estis konata ekonomikisto, geografo, sociologo kaj kultura antropologo, fakulo pri lokacio por industrio kaj kultura antropologio, influinte al Max. Pasis 100 jaroj de verkeldonadoj de Weber, kun finkontribuo al sociologio ĝenerale kaj al specialaj sociologioj. La jaro 2021 estas jubilea por teoristoj kaj esploristoj ielmaniere ligitaj kun Max Weber. Karl Kniess politekonomikisto havas la 200-an de jariĝo de la naskiĝo, Georg Wilhelm Friedrich Hegel la 190-an de jariĝo de la morto, kaj Georg Jellinek la 170-an de jariĝo de la naskiĝo kaj la 110-an de la morto, Lujo Brentano ekonomikisto, kunfondinto de Verein für Sozialpolitik la 90-an de jariĝo de la morto, kaj Werner Sombart la 80-an de jariĝo de la morto.
Tiu prezento estis pretigita okaze de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en julio 2021.
–
Subteni la laboron de UEA eblas per membriĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo #Esperanto