“La Kuiristo kaj la Kato”, fablo
Ikar Akimenko publikigis antaŭ 8 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“La Kuiristo kaj la Kato”, fablo de I. A. Krilov. Traduko de Sergej Rublov. Legas Gennadij Jaskov. Barnaula Esperanto-klubo “Oazo”
La Kuiristo kaj la Kato
Jen digna Kuirist’, la majstro de la art’,
Drinkejon venis laŭ hazard’
(Li en pieco gardis akuraton,
Funebris li en tiu tag’ bofraton),
Kaj por la kontraŭmusa gard’
Restigis li la Katon.
Sed kion vidas li post la reven’?
De kuk’ restaĵon; kaj la Kato mem
Sidante ĉe barelo kun aĉeto
Formanĝas en murmur’ kokidon en kvieto.
“Vi, manĝegulo, kaj krimul’!”
La Kuirist’ riproĉas kun malŝato:
“Ĉu vin ne frapas honto kvazaŭ brul’?
(Kaj dume maĉas la kokidon Kato).
Honesta Kato estis vi ĝis nun,
Ekzemplo estis vi ĝis nun,
Kaj jen… Ho, kia estas malfortun’!
Pri vi najbaroj diros kun atesto:
Fripono estas Kat’, ŝtelisto kaj pirat’!
De la rostaĵoj kaj de supo
Ni pelu lin el korto sen kompat’,
Ja kvazaŭ estus li malnobla lupo.
Li estas pest’, ulcero estas Kat’!”
(Aŭskultas tion Kato dum manĝad’).
La Kuiristo estis oratoro,
Edifis li abunde kun fervoro,
Kaj dum ripetis li patose sin
Formanĝis Kat’ kokidon ĝis’ la fin’.
—–
Konsilus mi al kuiristo ajna
Surmure noti por efik’:
Ne babilaĉu kun minaco ŝajna
En kazo de potenc-aplik’.