#VK23 Frano: Rapidaj Ŝipetoj (muziko en Esperanto)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Komence de la jaro UEAviva re-spektigas la enhavojn de la pasintaj Virtualaj Kongresoi (VK). Tiu ĉi
prelego estis de la 4-a VK, okazinta en novembro 2023. La VK-oj estas servo de UEA por la individuaj membroj, kiuj al ĝi povas aliĝi senpage. Subtenu la laboron de UEA per aliĝo:
https://uea.org/alighoj/alighilo
Tiu ĉi video estas registro de prezento de la artisto Frano, kunlabore kun Vinilkosmo/EUROKKA.
Frano estas muzikisto el Liono (Francio), amanto de brazila muziko kaj de la metodo “Faru mem ĝin” (DIY/FMĜ). Li verkas kantojn kies tekstoj priskribas lian vidpunkton pri la nuna mondo. Cetere, en sia hejmstudio, Frano preparas albumeton, eldonotan ĉe Vinilkosmo.
Kanto-teskto de la koncerteta video:
“Rapidaj ŝipetoj”
Tesko kaj muziko: Francois Blanc
Teksto-polurado: Miguel Gutierrez
Manolo estis fiŝkaptisto
kiu havis malnovan ŝipeton
Kiam la kaptaĵoj iĝis nesufiĉaj,
vi vendis al li ŝipon pli rapidan.
Ekde tiu tago estas pli kaj pli da fiŝoj kaptitaj
dum vi kalkulas vian monon
Manolo vendis sian ŝipeton al ulo
kiu elmigrintojn neleĝe portis transmaren.
Do vi vendis pli rapidajn ŝipojn al polico
Por persekuti tiujn homojn.
Ekde tiu tago estas pli kaj pli da homoj kaptitaj
dum vi kalkulas vian monon
La policoŝipoj estis tro efikaj
kaj neniu plu riskis transiri la maron.
Do vi vendis al ili novajn ŝipojn
pli rapidajn ol la ŝipoj policaj.
Ekde tiu tago la ŝipetoj pli kaj pli rapidas,
kaj via mono senĉese multobliĝas.