Stefo, “Almenaŭ vi en l’ universo” (IJK 2008)
Esperanto Italia publikigis antaŭ 17 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Stephan Schneider (Stefo) plenumas lian kanton “Almenaŭ vi en l’ universo”, esperantigo de la itallingva “Almeno tu nell’universo”, dum la 2008a Internacia Junulara Kongreso en Sabatejo, Hungarujo.
Stephan Schneider (Stefo) canta dal vivo “Almenaŭ vi en l’ universo”, traduzione in esperanto di “Almeno tu nell’universo”, durante l’Internacia Junulara Kongreso 2008 a Szombathely, in Ungheria.
Stephan Schneider (Stefo) sings his song “Almenaŭ vi en l’ universo”, Esperanto translation of the Italian song “Almeno tu nell’universo”, during the 2008 Internacia Junulara Kongreso in Szombathely, Hungary.
—
Stefo – ALMENAŬ VI EN L’ UNIVERSO
Ja homoj strangas
Jen sin batalas, jen sin amas
Aliopinias spontanee
Jen sinceras ili, jen malveras al ni
Tute malsevere, kvazaŭ senidee
Ja homoj frenezas
Aŭ eble nur troe sin mem komplezas
Sekvas la mondon sen propra celo
Kaj kiam la modo ŝanĝiĝas, tuj adaptiĝas
Daŭre plu kaj blinde plu
Vi, vi ja diversas, almenaŭ vi en l’ universo
Ho fiksa stel’, vi neniam turniĝas de mi
Ho mia sun’, vi brilas por mi, por mi nur
Diamante, meze en la kor’
Ja homoj solas
Kaj do laŭeble sin konsolas
Por ke ne mia menso
Perdiĝu en siaj limoj, en miaj timoj
Nur ĉikane, fine vane
Vi, vi ja diversas, almenaŭ vi en l’ universo
Ho fiksa stel’, vi neniam turniĝas de mi
Ho mia sun’, vi brilas por mi, por mi nur
Diamante, meze en la kor’
Vi, vi ja diversas, almenaŭ vi en l’ universo
Ne ŝanĝiĝu vi, diru ke por ĉiam
Sincere vi amos min vere
Des pli, des pli, des pli, des pli
—