Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Novaj ecoj aperis ĉe Tubaro! 🎉 Vi povas fari kolektojn nun! Legu la anoncon ĉe la blogo.

    ×
  • Kolektu viajn plejŝatatajn filmojn kaj kanalojn kaj kunhavigu ilin kun amikoj! Legu pli.

    ×
  • Legu la novajn klarigojn pri kuketoj 🍪

    ×

Kongresa Ago-tago en Bonaero

Emilio Cid publikigis antaŭ 8 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Jam de kelkaj jaroj UEA organizas la Gazetaran Kampanjon pri la Universala Kongreso -KUKO – http://www.gazetaro.org/2014 , kies celo estas disponigi informojn kaj instruojn por helpi esperantistojn senpage aperigi artikolojn pri Esperanto en ĵurnaloj, revuoj, televidoj, radioj, sociaj retoj kaj blogoj de siaj regionoj. 

La kampanjo profitas la eblecon, ke nia kongreso povas esti interesa al la loka gazetaro pro la fakto, ke iu sam-landano vojaĝos eksterlanden al internacia kongreso, kie centoj da homoj el dekoj da landoj diskutos gravajn temojn, sen bezono de interpretado, en unu sola lingvo, komprenata de ĉiuj. 

Ĉijare, gvidis la kampanjon Brian Barker, Emilio Cid, Renato Corsetti kaj la estrarano Stefano Keller.
Dum nia kampanjo, ni ankaŭ proponis al la partoprenantoj de la kongreso kaj al la esperantistoj en la tuta mondo festi la 26-an de julio, la Esperanto-tagon.   

Kapti la atenton de la gazetaro ne estas facila tasko, nek facile estas kapti la atenton de la esperantistoj.  Pro tio ni disvastigis KUKO-n per retlistoj, facebook, youtube, Kongresa Voĉo kaj rektaj mesaĝoj al kongresanoj senditaj de la Centra Oficejo. 

Malgraŭ la malgranda partopreno de esperantistoj, multaj el tiuj, kiuj partoprenis la kampanjojn, estis sukcesaj, kaj ĉe nia paĝo videblas kelkajn aperintajn artikolojn el pluraj partoj de la mondo. 

Dum la kongreso la prezidanto Mark Fettes, gvidis UEA–seminarion pri konsciigo, kaj unu el ĝiaj grupoj debatis pri la informaj agadoj ĉirkaŭ la UK.  La ĝenerala opinio de tiu debatgrupo estis, ke niaj kongresoj devas iel malfermiĝi al la ekstera publiko.   

Ni debatis pri la manieroj okazigi kongresan ago-tagon, profitante la grandan nombron da esperantistoj por surstrate informi pri esperanto kaj inviti al prelego, koncerto, aŭ fulma kurso en la kongresejo, aŭ en alia loko, eĉ surstrate mem.   

Franca esperantistino Madeleine Nicolai montris al ni artikolon pri sia partopreno en la UK, kiun ŝi sukcesis aperigi en ĵurnalo de sia urbo. 

La estrarano Stefan MacGill proponis aranĝi kultur-lingvan festivalon dum la UK, kie ni povos aranĝi budon surstrate pri esperanto.

 Claude Nourmont informis ke eble en Lille oni faros “tuj-eventon” por kapti la atenton de la publiko al esperanto (flashmob en la angla). 

Loka aktivulo Federico Escamilla proponis ke dum tiuj agadoj la esperantistoj uzu verdajn ĉemizojn aŭ dorso-sakojn.   Meksika kongresano proponis e-kursojn al lokaj urbaj aŭtoritatuloj, por ke ili povu saluti kaj partopreni la kongreson. 

Merkredon dum la plejmulto el la kongresanoj ekskursis, grupo de 20 homoj renkontiĝis ĉe la kongresejo por fari la kongresan ago-tagon.  Sub la gvido de la LKK prezidanto, Jorge Cabrera, ni iris al proksima loko, nome Calle Florida. 

Bedaŭrinde la loko estis ne tre taŭga por tiu agado, ĉar temas pri urbo centro, kie la homoj estis tre okupataj kaj pluraj vendistoj kri-reklamadas siajn varojn, mon-ŝanĝon, manĝaĵojn, ekskursojn.   
Por la venonta kongreso ni preferinde iru al loko, kie la lokanoj promenas kaj distriĝas, kaj tiel ili estos pli trankvilaj kaj ricevemaj al nia propono. 

Tamen ankaŭ pro tio, ke la stratoj estis plenplenaj je homoj, nia grandeta grupo kun du esperantaj flagoj kaj kelkaj esperantaj vestoj sukcesis kapti la atenton de ne malmultaj homoj.  La usona esperantisto Neil Blonstein per sia gitaro kaj kanzonoj multe helpis la grupon kapti la atenton kaj simpatiemon de la pasantoj. 

Juna loka aktivulino Stephanie Cabovianco intervjuis kelkajn homojn en la hispana por kapti iliajn opiniojn pri  Esperanto.  La plejmulto jam aŭdis pri  Esperanto, sed ne bone sciis, kio ĝi estas.  Demandite, junulino tikle respondis ke ŝi lernus ĝin, se ŝi trovus utilecon por la lingvo.

Alia sinjoro kredis ke Esperanto estas antikva lingvo, parolata de Jesuo. 

Profiti la kongreson ne nur por debati, sed ankaŭ por disvastigi  Esperanton estis ankaŭ la celo de la junuloj dum la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto en Fortalezo.  La kongresanoj partoprenis lokan artan festivalon kaj disdonis centojn da libretoj “Malkovru Esperanton” al la lokanoj. 

Ni invitas nian karan leganton viziti nian paĝon http://www.gazetaro.org/2014 , konatiĝi kun nia kampanjo, kaj espereble partopreni ĝin en la okazo de la venontaj kongresoj.

http://youtu.be/LX-F9BeTh-Q

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu havas bekon?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?