Elimino de malriĉeco en Ĉinio: Brila rezulto en malfacila tasko

Comment with Lucia publikigis antaŭ 4 monatoj

01:40 esperanta

  • 7
  • 1
  • 1

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, lastatempe esprimis gratulon al ĉina prezidanto Xi Jinping okaze de la anonco pri la sukcesaj klopodoj de Ĉinio en la batalo kontraŭ ekstrema malriĉeco, dirante, “Ĉi tiu eksterordinara rezulto estas motivo de espero kaj inspiro por la tuta komunumo de nacioj.”

Fondinto kaj prezidento de la franca observejo Nova Silkvojo, Adrien MUGNIER, diris en sia artikolo, ke kompreni apartecon de specifaj regionoj kaj preni pli celecajn rimedojn estas ŝlosilo por sukcesa mildigo de malriĉeco. Ĉinio jam atingis la celon de malriĉec-elimino de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado, kaj ĝiaj spertoj estas lernindaj por aliaj landoj, precipe por afrikaj landoj. Li diris ankaŭ, ke oni povas vidi de la malriĉec-reduktaj rezultoj lastatempe publikigitaj de Ĉinio la atingojn de efektivigo de la 13a Kvinjara Plano kaj longedaŭraj politikoj kaj rimedoj de la lando. Kompreneble la rezultoj en elimino de malriĉeco devas esti konservataj kaj firmigitaj.

Vidu, Ĉinio, la lando kun 1 400 milionoj da loĝantoj ekstermis malriĉecon, kio estas aprezita de la UN. Okcidentaj landoj devas forlasi antaŭjuĝon, analizi kaj lerni ĉirilatajn spertojn de Ĉinio, ĉu ne? Kio estas via opinio pri tio? Komentu al mi!

FACEBOOK: Ĉina Radio Internacia / Lucia Lee
YouTube: Comment with Lucia

Komentoj (1)

  1. Profesoro R.Corsetti (Korsetti) verkis kontribuon por elimino de malricheco en la unua celo de dauripova evoluo de UN

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

dutrikvarkvin