“Ho belulin’ mi ne plu povos kisi vin” (“Bella ciao”) 2
Andrea Fontana publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 13 Spektoj
- Komentu!
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Itala partizana kanto.
Aranĝo kaj ritma traduko de la Itala al Esperanto: Andrea Fontana (Anĉjo PacHorano).
(Ĉiuj rajtoj sur la teksto rezervitaj)
HO BELULIN’ MI NE PLU POVOS KISI VIN (BELLA CIAO)
Matenon grizan
mi elvekiĝis
ho belulin’ mi ne plu povos kisi vin
matenon grizan
mi elvekiĝis
kaj alvenis invadant’
Ho partizano
min portu foren
ho belulin’ mi ne plu povos kisi vin
ho partizano
min portu foren
ĉar mi pretas por la mort’
Kaj se mi mortos
partizanante
ho belulin’ mi ne plu povos kisi vin
kaj se mi mortos
partizanante
entombigen igu min
Min entombigu
sur la montaro
ho belulin’ mi ne plu povos kisi vin
min entombigu
sur la montaro
sube de ombranta flor’
Kaj ĉiuj homoj
preterpasantaj
ho belulin’ mi ne plu povos kisi vin
kaj ĉiuj homoj
preterpasantaj
diros: “Ho! Tre bela flor’!”
La flor’ ĝi estas
de l’ partizano
ho belulin’ mi ne plu povos kisi vin
la flor’ ĝi estas
de l’ partizano
mortis li por la liber’…