Menstrua higieno kaj daŭripovo – Manuela Ronco kaj Charlotte Scherping-Larsson | KAEST 2020

E@I publikigis antaŭ 6 monatoj

40:42 esperanta

  • 8
  • 0
  • 1

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Menstrua higieno estas ofte evitata temo, sed tre gravas por genra egaleco, homaj rajtoj kaj povigo de virinoj (aŭ aliaj homoj, kiuj menstruas). Krome, lastatempe kreskas la konscio pri tio, ke ĝi estas ankaŭ ekologia problemo kaj disvastiĝas menstruaj higienaj produktoj pli daŭripovaj kaj medi-amikaj.

Prelegas: Manuela Ronco kaj Charlotte Scherping-Larsson – Ni estas du virinoj, kiuj menstruas kaj pensis pri menstruo en la kunteksto de homaj rajtoj kaj daŭripova evoluo. Ni ambaŭ aktivas/is en la junulara Esperanto-movado, interalie pri aktivula trejnado kaj genra egaleco.


Tiu ĉi programero okazis dum KAEST 2020. Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj estas organizata ekde 2010 de E@I. Pli da informoj ĉe: https://kaest.ikso.net/

Komentoj (1)

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

AbelojElefantoHundoHipopotamo