Elon Musk
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉi tiu artikolo aperis la 6-an de decembro de 2016 en la Esperanta RetRadio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Jen la teksto:
En la historio de la homaro estis multaj inventintoj. Kelkaj el ili estas konataj pro unu gravega invento, kiu ŝanĝegis nian vivon, aliaj – eble eĉ ne konataj – inventis dekojn aŭ centojn da etaj, sed utilaj aĵoj.
Ne eblas ne mencii inter la nuntempuloj la mirindan inventanton Elon Musk.
Elon Musk Reeve naskiĝis en 1971 en Pretorio, Sud-Afriko. Jam je la aĝo de dek du li ellaboris videoludon, kiun li sukcesis vendi al komputila revuo. Kiam li aĝis 17 jarojn, li elmigris al Kanado por eviti la militservon en la sud-afrika armeo. (En Sud-Afriko ankoraŭ regis la apartisma reĝimo. Li ricevis la kanadan ŝtatanecon, ĉar lia patrino estis kanadanino.) Je la aĝo de 19 jaroj li komencis studi en universitato en la provinco Ontario. Post du jaroj, en 1992, li transloĝiĝis al Usono kaj studis Ekonomikon kaj Fizikon en la Universitato de Pensilvanio, kie li ricevis du jarojn poste la bakalaŭrecon en tiuj du kampoj. En 1995 li transloĝiĝis al Palo Alto en Kalifornio. Li estis akceptita por doktora studo pri Aplikata Fiziko en la famega Universitato Stanford, sed post nur du tagoj li forlasis tiun studon por dediĉi sin al kariero de entreprenisto en la kampoj de interreto, renovigebla energio kaj kosma spaco. En 2002 li ricevis la usonan ŝtatanecon.
Liaj entreprenoj kaj inventoj
Zip2
En 1995, kun mono de sia patro (28.000 dolaroj), Musk kaj lia frato, Kimbal, fondis la retan softvarfirmaon Zip2, kiu ellaboris kaj surmerkatigis retan “urbogvidilon ” por la ĵurnala eldonindustrio. Kiam la firmao estis vendita en 1999, Musk ricevis 22 milionojn da dolaraj.
PayPal
En marto de 1999, Musk kunfondis X.com, entreprenon pri retaj financaj servoj kaj pago per retpoŝto. Unu jaron poste la firmao kunfandiĝis kun la firmao Confinity, kiu posedis sistemon de transpago nomita PayPal. La kunfandita firmao koncentriĝis pri PayPal kaj estis fakte renomita PayPal en 2001. En oktobro 2002, PayPal estis akirita de la firmao eBay por 1,5 miliardoj da dolaroj, kaj Musk ricevis 165 milionojn.
Space-X
En 2001 Musk konceptis projekton sendi al Marso miniaturan eksperimentan forcejon, en kiu povos esti kultivataj nutraĵoj sur Marsa regolito. Per tio li volis veki publikan intereson por kosma esplorado. En oktobro 2001 kaj en 2002 Musk vojaĝis al Moskvo por aĉeti raketon, kiu transportus la forcejon al Marso, sed unue li ne sukcesis, kaj poste opiniis la prezon de la rusa raketo tro alta. En junio 2002 li fondis, uzante 100 milionojn da siaj dolaroj, la entreprenon Space-X, kiu disvolvas kaj fabrikas spacveturilojn kaj fokusas sur la antaŭenpuŝado de la stato de raketteknologio. En septembro 2008 ĝia raketo “Falko 1”, propulsita per likva fuelo, iĝis la unua private financita el tiaj veturiloj kiu metis sateliton en terorbiton. La firmao estas ankaŭ la monde plej granda privata fabrikanto de motoroj por raketoj. Ĝi ricevis kontraktojn de NASA je pli ol 1,5 miliardoj da dolaroj. La celo de Elon Musk estas dekonigi la koston de homa kosmoflugado. En 2011 li diris en intervjuo, ke li esperas sendi homojn al Marso ene de 10 aŭ 20 jaroj. En septembro 2016 Musk malkaŝis detalojn de sia projekto esplori kaj kolonizi Marson.
Tesla Motors
En 2004 Musk investis en la entrepreno Tesla Motors, kiu fabrikas elektrajn aŭtomobilojn. Post la financa krizo de 2008 li iĝis – kaj restas ĝis nun – ĉefa afergvida oficisto (aŭ ĝenerala direktoro) kaj produktarkitekto. La saman jaron la firmao produktis la unuan elektran sportaŭtomobilon, kiu estis vendita en 32 landoj. Krom aliaj elektraj aŭtomobiloj ĝi vendas elektrajn movigajn mekanismojn al la aŭtomobilfirmaoj Daimler kaj Toyota. Tesla ankaŭ multobligas la ŝargstaciojn por elektraj aŭtoj en tuta Usono.
Solar City
En 2006 Musk fondis – kune kun du kuzoj – la entreprenon Solar City (Suna Urbo), por kiu li ellaboris la komencan koncepton kaj disponigis la kapitalon. La firmao estas nun la dua plej granda provizanto de sistemoj por la uzo de sunenergio en Usono.
Helpe de la elektraj aŭtomobiloj de Tesla kaj la uzo de sunenergio per la produktoj de Solar City Musk volas lukti kontraŭ la monda varmiĝo.
Hyperloop
En 2013 Musk diskonigis sian koncepton pri nova sistemo de rapidega transporto. Poste li igis dek-du inĝenierojn de Tesla Motors kaj Space-X labori dum naŭ monatoj por krei la dezajnojn por tia transportsistemo. Laŭ Musk la trajnoj, kiuj veturos sur aerkusenoj, atingos 1.200 km en horo, kaj la transporto estos pli malmultekosta ol per ordinaraj trajnoj.
OpenAI
En 2015 Musk fondis la neprofiteman firmaon OpenAl, kiu celas la esploron de la eblecoj de artefarita inteligenteco, precipe disvolvi AI-on sekuran kaj bonefikan por la homaro. Musk disponigis 1 miliardon da dolaroj al tiu entrepreno.
Dank’al siaj entreprenoj Musk iĝis miliardulo, posedante pli ol dek miliardojn da dolaroj. Li meritas ilin, ĉu ne?
(P.S.: Ĉi tiujn informojn mi elĉerpis el la anglalingva Vikipedio.)