#mondafest2020 Saluto de Fabrizio Hochschild, Suba Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj

UEAviva publikigis antaŭ 11 monatoj

05:40 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Fabrizio Hochschild, Suba Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, sendis sian saluton al la Monda Festivalo de Esperanto 2020. Li gvidas la klopodojn de Unuiĝintaj Nacioj ĉirkaŭ la 75-an datrevenon de UN en 2020. Sr-o Hochschild estus gasto en la solena malfermo de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto, planita por okazi en Montrealo kaj nuligita pro la KOVIM-19. Tamen li akceptis sendi sian saluton al la Monda Festivalo de Esperanto, pro tio, ke la tri-monata evento alprenis la temon de la nuligita UK, nome “UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. Laŭ la Suba Ĝenerala Sekretario “Esperanto ĉiam estis pli ol nur lingvo. Ĝi estas esprimiĝo de tutmonda solidareco kaj voko al agado por tutmondaj interkompreniĝo kaj civitaneco. Nun, pli ol iam ajn antaŭe, UN bezonas subtenon de la tutmonda komunumo de Esperanto-parolantoj”. La salutado komenciĝas en Esperanto kaj sekvas en la angla. UEA provizas ankaŭ subtekstojn en aliaj lingvoj.

Subtenu la laboron de UEA per membriĝo:
https://uea.org/alighoj/alighilo

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

maroakvofervojoleono