La Liturgio de la Vorto — Cindra merkredo — 17.02.2021
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 3
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen komenciĝas Karesmo — la Granda Fasto, la tempo de 40 tagoj, kiuj pretigas nin por inda celebrado de la Paska mistero — la beata turmentado, la sava morto kaj la glora releviĝo de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Unu el la plej gravaj manieroj sin pretigi estas aŭskulti kaj kontempli la Vorton de Dio, kaj mi dankas al vi, ke ni povas fari tion kune. 😊
Laŭ la kutimo de la okcidenta Eklezio, dum Karesmo antaŭ la Evangelio ne sonos la ĝoja „Haleluja!”, sed anstataŭe ni proklamos gloron al Jesuo Kristo, la enkarniĝinta Vorto de Dio, per unu el la karesmaj aklamoj, kiujn proponas la Roma legaĵaro. Aldone mi decidis uzi dum tiu ĉi tempo la melodion C de „Patro nia”, kiun mi adaptis al la teksto en esperanto.
Mi deziras al vi, ke la tempo de la Granda Fasto estu al vi ĉiuj okazo proksimiĝi al Dio kaj tiel sanktigi ĉiujn aspektojn de via vivo, ĉerpante el Li, la sola kaj neelĉerpebla fonto de sankteco! 🙏
✠ ✠ ✠
Preĝu hodiaŭ per la tradicia kroata ĉanto por la tempo de Karesmo — „Prosti, moj Bože” (Pardonu, mia Dio). La esperantan tradukon de ĝi vi trovos en „Adoru” 268. La registraĵo, kiun mi proponas, estas fare de la Kantistoj de „Lado”, parto de la Ensemblo de kroataj popolaj dancoj kaj kantoj:
https://www.youtube.com/watch?v=v8JV04i3VO0
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:08 ‣ Enira antifono — kp. Saĝ 11
0:28 ‣ Krucosigno
0:35 ‣ Saluto
0:40 ‣ Komenca preĝo
0:50 ‣ Unua legaĵo — Joe 2
2:42 ‣ Psalmo — Psa 51
5:10 ‣ Dua legaĵo — 2 Kor 5–6
6:15 ‣ Aklamo — Psa 95
6:55 ‣ Evangelio — Mat 6
9:34 ‣ Silento
10:03 ‣ Universala preĝo
11:35 ‣ Preĝo de la Sinjoro
13:28 ‣ Resuma preĝo
13:57 ‣ Beno
14:09 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al la liturgia kantolibro „Niepojęta Trójco”, de kie mi prenis la melodion de la psalmo (vol. 2, mel. C), laŭ la tradicia pola kanto „Bądź mi litościw, Boże nieskończony”, laŭ kiu mi kantis ankaŭ mi aklamon,
‣ al la retejo „Brewiarz.pl”, kie mi trovis la petojn de la vespro de la Prezentado de la Sinjoro el la Roma breviero en la latina, kiujn mi tradukis en esperanton.
La prezentata artaĵo estas „Cindra merkredo” (1881) fare de pola pentristo, Julian Fałat (1853–1929).