77 “En la someraj noktoj” * de Paola Cereda * 25ª – JULIO – 2024 *
EASP Viva Gazeto publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
0:46 Legkunveno
77 “En la someraj noktoj” * de Paola Cereda (pridiskutita teksto) – 25ª de JULIO de 2024
###
PRIDISKUTITA TEKSTO: “En la someraj noktoj”;
###
PAOLA CEREDA: HONORA PREZIDANTO DE LA 2-A INTERKULTURA NOVELO-KONKURSO (INK)
Universala Esperanto-Asocio (UEA), aŭspicianto de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), anoncas, ke la honora prezidanto de la 2-a INK, kies limdato por sendi novelojn estas la 30-a de septembro 2022, estas la itala aŭtoro Paola Cereda.
Paola Cereda naskiĝis en Lombardio, Italio, kaj magistriĝis pri psikologio ĉe la Universitato de Torino. Ŝi specialistiĝis pri homaj rajtoj kaj internacia kunlaboro, vojaĝis kaj laboris en multaj landoj ĝis alveno al Argentino, kie ŝi alproksimiĝis al la komunuma teatro. Hodiaŭ ŝi loĝas denove en Torino kaj okupiĝas pri artaj kaj kulturaj projektoj en la socia kampo. Ŝi gvidas la teatran kompanion AssaiASAI, en kiu aktoras homoj de diversaj aĝoj, originoj kaj kapabloj. Ŝi publikigis plurajn romanojn, kiuj estis rimarkitaj de publiko kaj kritikistoj kaj kiuj distingiĝis en literaturaj konkursoj. Inter ili, ŝia romano «Quella metà di noi» (“Tiu duono de ni”), kiu estis sesa en la Premio Strega 2019, la plej renoma itala literatura honorigo.
Paola Cereda preparis invitfilmon por INK, spekteblan ĉe https://youtu.be/Um5FwBHPMn4
. Malkovru la honoran prezidanton ankaŭ per ŝia instagram-konto: https://instagram.com/paola_cereda
. La ĉi-jara temo de INK estas “nokta vojaĝo”. La limdato por konkursi en la 2-a eldono de INK estas la 30-a de septembro 2022. Informojn kaj detalojn pri INK trovu ĉe https://www.akademio-literatura.org/ink
. La novelaro de la 1-a INK, “Amo, tuso kaj forpaso: homoj kaj kovimo”, estis eldonita de KAVA-PECH kaj aĉeteblos ankaŭ en la libroservo de UEA: https://katalogo.uea.org.
La rezulto de la 2-a INK estos anoncita en la 108-a UK en Torino. Finalistoj aperos en nova libro. Aliĝi al la 108-a UK jam eblas, plej favorpreze ĝis la 31-a de decembro 2022: https://uk.esperanto.net/2023.
###
Kuniĝu al ni en kuna legado! Ĉiu kiu interesiĝas, devas legi la tekston en oportuna momento, kaj dum renkontiĝo oni diskutos pri ĝi en riĉiga babilrondo!
📌 Eniru en nia grupo de Legolibro ĉe whatsapp – Tie ni transdonos informojn por la renkontiĝo!
📌 Ligilo por la tekstoj: http://literaturo.esperanto.net/noveloj/index.html
#EASP #LegoKlubo #Libroj #Esperanto