Esperanto • I Krylov Simio kaj okulvitroj
КНИГОЧЕИ publikigis antaŭ 10 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
esperantigis S.Rublov, filmigis kaj voĉlegis. A.Leonard
Simio kaj okulvitroj
Simio en maljun’ malbone tute vidis,
Sed homa fam’ al ĝi konfidis,
Ke tiu malbonaĵ’ ne estas ja danĝer’
Ĉar okulvitroj savas de sufer’.
Do vitrojn en abund’ akiri ĝi decidis,
Ĝi turnas ilin por aplik’:
Jen premas al la vert’, jen sur la voston metas,
Jen flaras kun singard’, per lango jen leketas,
Sed en rezult’ — nur nulo por efik’:
“Fiaĵo kia! Estas granda stult’
Al homoj kredi en auskult’.
Pri vitroj onidir’ ja nur mensogo estis,
Kaj mankas la util’ en tiu-ĉi afer'”.
Dirinte la Simi’ ĉagrenon manifestis,
La vitrojn ĵetis ĝi al ŝtono en koler’
Kaj post frakas’ nenio restis.
Por homa gent’ ĝi estas la spegul’:
Jen bona aĵ’ ekŝajnas kiel nul’
Kaj ignorant’ pri utilec’ diskutas,
Kaj se li estas altrangul’,
Do li eĉ persekutas.