GRANDI DONNE ESPERANTISTE- PIONIRINOJ DE LA ESPERANTO-MOVADO 7. Julie Sopichova
EsperRadio - La Frateca Radio publikigis antaŭ 4 tagoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
GRANDI DONNE ESPERANTISTE- PIONIRINOJ DE LA ESPERANTO-MOVADO 7. Julie Sopichova kun Malgosia Komarnicka kaj Laura Brazzabeni. Italiano da 3.44.
Julie Šupichová – organizantino, propagantino de la instruado de Esperanto
Julie Šupichová naskiĝis la 27-an de januaro 1884 en Studnice. Ŝi devenis de loke konata kaj respektata familio – ŝia avo, František Šupich, estis konata kuracisto.
Ŝi elektis la vojon de edukado kaj fariĝis profesia instruistino.
En 1907 ŝi mem lernis Esperanton kaj dediĉis sian vivon precipe al la instruado de Esperanto. Ŝia ĉefa celo estis enkonduki Esperanton en la publikajn lernejojn. Ŝi estis neordinare energia organizantino kaj unu el la plej agemaj ĉeĥaj esperantistinoj.
En 1919 ŝi interalie fondis la Rondeton de Esperantistinoj en Prago, kies prezidantino ŝi fariĝis. Ŝi ankaŭ fondis la Liberan Unuiĝon de Esperanto Amikaro, kiu aktivis ĝis la nazia okupacio de Ĉeĥoslovakio. Ŝi ankaŭ estis membrino de multaj institucioj kaj organizaĵoj.
Šupichová estis tre produktiva aŭtorino. Ŝi skribis interalie librojn pri Esperanto, okjaran Esperanto-kurson, kronikon pri Esperanto en ĉeĥa revuo Malý čtenář (Malgranda leganto), lernolibrojn, instruhelpilojn kaj aliajn didaktikajn materialojn. Ŝia Lernolibro de Esperanto (ministerie aprobita por lernejoj) aperis kvinfoje, po unu eldono en la kroata lingvo kaj la pola kaj en la blindula skribo.
Gravan rolon en la informado de la ĉeĥa publiko ludis ŝiaj libroj: „Esperanto, ĝia evoluo kaj signifo por la nacia lernejo” kaj „Kiu estas Zamenhof”.
Ŝi pionire kaj senlace kunlaboris kun 60 gazetoj en la kampo de edukado, klerigo kaj propagando de Esperanto kaj gvidis kursojn en gazetoj kaj revuoj, ankaŭ sep prelego-ciklojn en la Radio.
Julie Šupichová neniam edziniĝis kaj ne havis infanojn, tial la Esperanto-komunumo estis ŝia plej proksima familio kaj ŝi ĝis la morto restis fidela al la verdstela ideo. Ŝi mortis la 20-an de decembro 1970 en Prago en la aĝo de 86 jaroj, lasante malantaŭ si grandegan heredaĵon, kiu inspiris sekvajn generaciojn de ĉeĥaj esperantistoj.
Julie Šupichová – organizzatrice e promotrice dell’insegnamento dell’esperanto
Julie Šupichová nacque il 27 gennaio 1884 a Studnice. Proveniva da una famiglia ben nota e rispettata a livello locale: suo nonno, František Šupich, era un medico di fama.
Scelse la carriera nell’insegnamento e divenne insegnante di professione.
Nel 1907 imparò lei stessa l’esperanto e dedicò la sua vita all’insegnamento di questa lingua. Il suo obiettivo principale era quello di introdurre l’esperanto nelle scuole statali. Era un’organizzatrice straordinariamente energica e una delle esperantiste ceche più attive.
Nel 1919, tra le altre cose, fondò il Circolo delle Donne Esperantiste di Praga, di cui divenne presidente. Fondò inoltre l’Unione Libera degli Amici dell’Esperanto, attiva fino all’occupazione nazista della Cecoslovacchia. Fu anche membro di numerose istituzioni e organizzazioni.
Šupichová fu un’autrice molto prolifica. Tra le altre cose, scrisse libri sull’esperanto, un corso di esperanto della durata di otto anni, una cronaca sull’esperanto nella rivista ceca *Malý čtenář* (Il piccolo lettore), libri di testo, sussidi didattici e altro materiale didattico. Il suo Manuale di esperanto (approvato dal Ministero per l’istruzione) è stato pubblicato cinque volte, con un’edizione in croato, una in polacco e una in Braille.
I suoi libri hanno svolto un ruolo importante nell’informare il pubblico ceco: «L’esperanto, il suo sviluppo e il suo significato per la scuola statale» e «Chi è Zamenhof».
Fu una pioniera e lavorò instancabilmente con 60 testate giornalistiche nel campo dell’educazione, dell’illuminismo e della propaganda dell’esperanto e tenne corsi su giornali e riviste, oltre a sette cicli di conferenze alla radio.
Julie Šupichová non si sposò mai e non ebbe figli, pertanto la comunità esperantista fu la sua famiglia più stretta e rimase fedele all’idea della stella verde fino alla morte. Morì il 20 dicembre 1970 a Praga all’età di 86 anni, lasciando in eredità un’enorme eredità che ha ispirato le successive generazioni di esperantisti cechi.