Resuma filmo de la 33-a Kantoparado
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Proponoj dum la 33-a Kanto-Parado je la 14.06.2023:
1) Nelson+Daniel+Michael: 3:37 La trajn‘ fajfadas – Manŭel https://www.youtube.com/watch?v=WcWJfyXVyww
2) Axel: 3:58 Se mi imagas – ĴeLe https://www.youtube.com/watch?v=luJuPfVIBBI
3) Kaŝi: 3:49 Amokanto – La perdita Generacio https://www.youtube.com/watch?v=CyZhjeuD3p4
4) Michaela: 5:33 Esperanta Tragedio – June kaj Kune https://www.youtube.com/watch?v=cVa_PsGqwWU
5) Thomas: 4:29 La Tagiĝo – Maurits Boeren https://www.youtube.com/watch?v=mlUmAaK9YQE
Kun antaŭa priskribo por la Kantoparado 7:32 https://www.youtube.com/watch?v=Q5c35EAA0vo
6) Klaŭdja: 2:52 Ĉarma anomali‘ – Rachel Gardener (Noise and Bells) https://www.youtube.com/watch?v=q05lSh5qfgk
7) Inge: 4:59 La nereĝojigeblulo – Gijom‘ Armide
https://www.youtube.com/watch?v=qQHJ7jU_Pbg
8) Heinz 3:18 La magia flutisto – Joel de Castro https://www.youtube.com/watch?v=8922xQQmp14
9) Oscar (Mester): 3:40 Jen Liber‘ – Lais‘ (Aksolotlo) https://www.youtube.com/watch?v=aF1OchTyFuk
Atentu: Jena kanto atingis la limon de 3-foja partoprenado kaj oni ne plu povis voĉdoni por tiu kanto:
Kanto n-ro 2): Se mi imagas de ĴeLe
Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/manjkgb5f2az936-zwah6g kaj https://pollunit.com/de/polls/manjkgb5f2az936-zwah6g/evaluations
Venkintoj post la voĉdonado (36 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 53 poentoj: Esperanta Tragedio – June kaj Kune
2-a rango kun 48 poentoj: La nereĝojigeblulo – Gijom’ Armide
3-a rango kun 37 poentoj: Amokanto – La Perdita Generacio
Gratulon al ĉiuj, kiuj partoprenis!
… kaj jen ĉi-tie vi baldaŭ trovos ankaŭ la ligilon al la resuma filmo: https://eventaservo.org/e/RB-14jun23-33-a_Kantoparado
Por vidi pli bone la rezulton alklaku sube la dosierojn por pli bone legi ilin: https://eventaservo.org/e/RB-14jun23-33-a_Kantoparado
Por vidi ankaŭ la rezultojn de la aliaj Kantoparadoj, bonvolu iri al la paĝo de la Ratkaptista Bando https://eventaservo.org/o/RB_Hameln aŭ serĉu en la serĉkampo ĉe https://eventaservo.org/ per la serĉvorto “Kantoparado” kaj alklaku ankaŭ “pasintaj eventoj” aŭ iri al la paĝo de la Verda Stacio: https://www.verdastacio.eu/kantoparado/
Denove estis bela vespero dum la 33-a Kantoparado. Entute partoprenis 46 homoj el 16 landoj (Danujo, Hispanujo, Belgujo, Nederlando, Rusujo, Litovujo, Pollando, Britujo, Italujo, Svedujo, Slovakujo, Kroatujo, Svislando, Ukrainujo, Francujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉeestis. Voĉdonis en la fino 36 homoj.