33 bovinoj

AndreoEspero publikigis antaŭ 12 jaroj

02:18 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

http://retejo.net/filmoj_por_komencantoj.html

Tridek tri bovinoj

Teksto – N. Olev.
Kantas – P. Moĵajev.
Video – A. Jankovskij.
Muziko – M. Dunajevskij.

(kanto el la filmo “Meri Poppins, ĝis revido!”)

Meze de urbego ia
Sen eĉ plej malgranda plant’
Loĝis la poet’ genia,
Inspirplena vers-rimant’.
Ĉion rimis li kaj fine
Lin lacigis poezi’,
Kaj somere en kamparon,
Por plenumi san-riparon
Estis forsendita li.

Refreno:
Tridek tri bovinoj,
Tridek tri bovinoj,
Tridek tri bovinoj
Nova vers-redakt’!
Tridek tri bovinoj
Venis vers’ al fino
Freŝa, kvazaŭ ĵus melkita lakt’!

Vekiĝadis li tre frue
Je la kvina sen erar’,
Kaj versaĵojn novajn flue
Prezentadis al bovar’.
Fine de somero suna
Ege kreskis la poet’
Ja severa lakt-dieto
Tre utilas por poeto,
Se li estas nur knabet’!

Refreno.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

LupoHundoLeonoĜirafo