ne malesperu vi
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
En MP3-formato (drive.google.com/drive/folders/1Cs9Ppi90KhqYOz4LwnFWG0tuOBCuXbvh) por ĉiuj. Neniu rajto rezervita! Subtena paĝo:(bmc.link/eoawe)
Facebook: fb.com/esperantajkantoj
Liro:
mi pardonpetas, sed mi ne volas esti imperiestro, tio ne estas mia tasko.
mi ŝatus helpi al ĉiu se eblas – al hebreo, fremdulo, nigrulo, blankulo.
ni ĉiuj volas helpi unu la alian, homoj estas tiel faritaj.
en ĉi tiu mondo estas loko por ĉiu, kaj la bona tero estas riĉa,
kaj povas doni al ĉiu. sed ni perdis la vojon.
avideco venenis homajn animojn,
barikadis la mondon per malamo,
ni tro multe pensas kaj tro malmulte sentas.
pli ol maŝinojn, ni bezonas homecon,
pli ol lertecon, ni bezonas bonkorecon,
sen ĉi tiuj ecoj la vivo estus kruda,
kaj ĉio estus perdita.
ne malesperu vi,
la malamo de homoj pasos for,
kaj diktatoroj mortas,
kaj la povo kiun ili ŝtelis de la homoj,
revenos al la homoj.
ni ĉiuj unuiĝu!
ni batalu por nova mondo,
por forigi la avidecon,
nun ni batalu por liberigi la mondon,
por plenumi tiun promeson,
ni ĉiuj unuiĝu!
soldatoj, ne submetu vin al kruduloj,
homoj kiuj malestimas kaj sklavigas vin,
diras kion fari, kion pensi kaj senti,
kiuj trejnas vin, nutras vin, regas kiel brutojn.
ne submetu vin al tiuj nenaturuloj,
maŝinhomoj kun maŝinaj mensoj kaj koroj,
vi ne estas maŝinoj,
vi estas homoj.
vi la popolo havas la povon,
por fari ĉi tiun vivon libera, bela,
ni uzu tiun povon,
por fari ĉi tiun vivon mirinda aventuro.
ni uzu tiun povon,
mirinda aventuro.