Vandalo atakis monumenton de Zamenhof
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 6 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV150 (2009.08.23)
Vandalo atakis monumenton de Zamenhof
Vandaloj atakis la monumenton de Zamenhof en la centro de Bjalistoko, kie estis okazanta la Universala Kongreso de Esperanto. Pli frue iu ĵetis botelon kun bruliga likvaĵo en la direkto de la Bjalistoka Esperanto-Centro.
La incidento ĉe la busto de Zamenhof okazis vendrede vespere post la 19-a horo. Laŭ atestanto, junulo eble 18-jara, en kapuĉo, prenis el sia sako ion, ĵetis farbon sur la vizaĝon de Zamenhof, kaj rapide forkuris. Neniu ĉeestanto havis tempon interveni.
Loka gazeto supozas, ke temis pri ”rasisma atako”, kredeble pro la juda deveno de Ludoviko Zamenhof. La retpaĝo de la gazeto rakontas, ke jam antaŭ la kongreso estis bruligita tendo Zamenhof, kaj ke nekonatoj tranĉis la pneŭmatikojn de aŭtobuso de esperantistoj. La gazeto rakontas ankaŭ pri la atako kontraŭ la amasloĝejo de junaj kongresanoj.
Aldone, alian nokton, nekonata atakanto ĵetis botelon kun bruliga likvaĵo kontraŭ la nova Zamenhof-centro. La ŝtona domo ne ekbrulis, kaj la okazintaĵo estis malkovrita de gardisto nur matene.
Vicurbestro Aleksander Sosna, kiu alvenis al la busto de Zamenhof baldaŭ post la atako diris ke mankas vortoj, ke ne eblas komenti ĉi tion, ke plej amara estas tio, ke pri ĉiuj ĉi faroj kulpis Bjalistokanoj, kaj neniu reagis; ke tiel Bjalistokanoj adiaŭas la esperantistojn.
Kongresano François Lo Jacomo komentis la okazaĵon en la reta diskutejo de UEA:
– Mi mem estis surloke vendrede ĉirkaŭ la oka vespere, kiam ĵus alvenis polico. Fakte la sako ankoraŭ troviĝis ĉe la piedo de la statuo, kun la tranĉita plasta botelo, kiu entenis la rozkoloran farbon, kaj la vandalo supozeble ĵetis ĝin kontraŭ la statuon, ĉar tiu ĉi estis tro alta por ke oni simple verŝu la farbon. Mi proponis foton al la kongresa kuriero argumentante, ke ĉiukaze la kongresanoj scios pri tio pro la lokaj gazetoj, sed ĝi ne aperis. Kiam mi revenis sabate tagmeze, la problemo estis jam solvita kaj la statuo staris tute pura.
Renato Corsetti samloke argumentis, ke ne pravas tiuj, kiuj pro la dumkongresaj incidentoj ekhavas malamikajn sentojn al Bjalistoko.
– Mi pensas, ke perforta naciismo kaj malamo al fremduloj troviĝas ĉie kaj ne nur en Bjalistoko. La ekzisto de tiaj sentoj ĉe parto de la homaro pravigas nian laboron por forigi ilin en Bjalistoko kaj en la tuta mondo