La Printempa Festo (春节 – Spring Festival) – ĈRI en Esperanto – (Hello, China!) Verda Drako el Ĉinio publikigis antaŭ 4 jaroj 02:34 esperanta 9 3 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo http://esperanto.cri.cn/ La Printempa Festo estas la unua tago de la ĉina lunkalendaro. Kiam proksimiĝas la Printempa Festo, ĉinoj estas tre okupitaj. Ili aĉetas varojn, purigas domojn, kuiras tradiciajn manĝaĵojn, algluas paperpecojn kun surskribita versoduo de la Printempa Festo kaj novjarajn bildojn. Por la festo la plej grava estas familia festeno en jarfina vespero. La ĉefa manĝaĵo estas ĝjaŭzi-o Ĝjaŭzi-o simbolas rekuniĝon kaj bonan aŭguron. Ĉiuj familianoj kolektiĝas kaj kune ĝuas familian tempon. En la novjara tago ĉiuj kun novaj vestoj vizitas parencojn kaj salutas unu alian, kaj pliaĝuloj donacas monon al infanoj, esprimante bondezirojn. Oni vizitas foirojn kun folkloraj programoj en parkoj, donas prezentadon, kaj rigardas lanternojn. La celebrado daŭras ĉirkaŭ duonmonaton. Tio estas la ĉina Printempa Festo. Montri pli...