VK 2020: Scienca Kafejo: Komunikaj teknologioj en indiĝena aktivismo
UEAviva publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 7 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
#virtualakongreso (Manuela Burghelea, Rumanio/Skotlando)
En la kunteksto de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj 2019, la reta gazeto Tutmondaj Voĉoj iniciatis novan kampanjon en sociaj amaskomunikiloj por plilaŭtigi la voĉojn de ciferecaj lingvaj aktivuloj: instruistoj, tradukistoj, studentoj, vikipediistoj, esploristoj, kulturaj kaj sociaj gvidistoj de indiĝenaj komunumoj. La aktivuloj estis invititaj administri laŭvice la Twitter-kontojn @ActLenguas, @DigiAfricanLang, @NativeLangsTech kaj @AsiaLangsOnline, enfokusiĝintajn respektive indiĝenajn lingvojn de Latinameriko, Afriko, Nordameriko kaj Azio. Ili disponis po unu semajno por kunhavigi konojn pri sia lingvo, historio, interreta kaj eksterreta uzado, defioj kaj strategioj por lingva revigligo. Tiu kampanjo estis inspirita de pli frua aŭstralia iniciato @IndigenousX. Intervjuoj kun la ciferecaj lingvaj aktivuloj estis realigitaj kadre de la kampanjo kaj tradukitaj interalie de la esperantlingva sekcio de Tutmondaj Voĉoj.Sintezante perspektivojn de la intervjuitaj indiĝenaj aktivuloj, tiu ĉi prezento disponigos superrigardon pri la koncepto de reta aktivismo kaj pri la diversaj manieroj en kiuj komunumoj povas plene partopreni interreton. Surbaze de iliaj paroladoj, ĝi reliefigos la elekton de la alparolitaj temoj, la staton de la priskribitaj lingvoj interrete kaj eksterrete, la motiviĝojn de ilia cifereca aktivismo kaj iliajn revojn por sia lingvo. Kiu estas la rolo de la teknologio kaj interreto en la antaŭenigo kaj revigligo de indiĝenaj lingvoj? Kiamaniere okazas cifereca inkluzivigo por parolantoj de indiĝenaj lingvoj kaj kiagrade ĝi kontribuas al la enreta lingva diverseco? Kiajn ilojn, kaj kiajn lingvojn, la aktivuloj adoptas kaj adaptas por disvastigi sian indiĝenan lingvon?Manuela Burghelea magistriĝis pri interkultura mediacio en la universitato de Lilo, Francio, kun esploro pritemanta “Esperanto, inter universalaj idealoj kaj lokaj kulturaj praktikoj. La kazoj franca, belga kaj brazila” (2016). Ŝi nuntempe preparas interdisciplinan esploron historio-antropologian en la universitato de St Andrews, Skotlando, pri junaj esperantistoj (la jarmiluloj), kadre de pli granda formiĝanta esplorteamo pri Esperanto kaj internaciismo en la Instituto pri transnacia kaj spaca historio. Ŝi estis volontulino en TEJO, Nederlando, kaj en Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo, Francio. Ekde 2018 ŝi tradukas en Esperanton ĉe la civitana retejo Tutmondaj Voĉoj.
La Virtuala Kongreso de Esperanto okazis inter la 1-a kaj 8-a de augusto 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), organizata de UEA kun teknika prizorgo de E@I. Subteni la laboron de UEA eblas per membrigo: https://uea.org/alighoj/alighilo #mondafest2020