UFPR-CELIN – CURSO GRATUITO DE ESPERANTO Esperanto + Edukado ILEI publikigis antaŭ 11 monatoj 00:45 392 58 50 La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo A Universidade Federal do Paraná (UFPR) através do Centro de Língua e Interculturalidade (CELIN) dentro do Projeto Línguas em Diálogo oferece curso gratuito de Esperanto. Início 7 de março de 2020 às 14 h. Mais informações: led@ufpr.br Video original no canal UFPR TV – https://www.youtube.com/watch?v=7xJePw9LS3g&feature=youtu.be Montri pli...
‘Simpatia kaj inteligenta’ mdr. Oni ne povas vidi ŝian inteligenton en la filmeto. Estu sincera, vi nur interesiĝas pri ŝi pro ŝia beleco. Ege naŭze. Respondi
Mi trovas naŭze, ke li (ĉar preskaŭ certe temas pri iĉo) nur atentas la eksteran aspekton de la parolanto. Ŝi ne petis, ke oni komentu pri ŝia beleco. Ŝia eksteraĵo ne devus gravi. Respondi
@:–: kiom da supozoj! 1. Vi supozas ke tiu homo kiu parolis pri inteligenteco kaj simpatio mensogas. 2. Vi supozas ke vere, tiu homo parolas pri beleco. 3. Vi supozas ke nur iĉo prizorgas pri tio. 4. Ŝi kolorigis siajn lipojn, mi supozas nun ke por aspekti pli bela, sed certe vi havas propran teorion. Vi devus naŭzon pro iu situacio post tiom da supozoj, kia kvanto da antŭjuĝoj! Respondi
Kolorigi siajn lipojn ne signifas ke ŝi invitas vin fari komentojn pri ŝia aspekto. Inoj ne ekzistas por la plezuro de iĉoj. Ne gravas kial ŝi farbis siajn lipojn. Eble ŝi faris tion nur ĉar ŝi ŝatas. Tio ne estas preteksto por permesi komentojn pri ŝia eksteraĵo. Respondi
Neniu faris komentojn pri ŝia aspekto. Nur okazis ke :–: kritikis la supozitan hipokritecon de tiu kiu asertis ke ŝi ŝajnas simpatia ke inteligenta Respondi
Ĉiutage, mdr. Tiuj inoj vivas en fantazimondo. Rigardo ne estas molesto. Penso ne estas molesto. Falsaj akuzoj estas danĝeraj. Respondi
Fantazimondo? Ĉiutage miloj da inoj estas seksperfortitaj. Aliaj ne estas perfortitaj, sed ili devas suferi molestadon aŭ malkomfortigadon fare de iĉoj. Nur demandu inon. Ofte ili devas elteni nedeziratan flirtadon kaj ili timas tion, kio okazus, se ili diras ne al la iĉo. Ŝercoj kiel ĉi tiu estas tro proksimaj al malagraba kaj ĉiutaga realo por multe da inoj. Kaj paroli pri ‘falsaj akuzoj’ estas ridinde. Respondi
Mi povas doni senpagan konsilon al la suferantaj virinoj: ili surhavu nikabon por eviti malmadestajn rigardojn. Respondi
Tio estas tre seksisma. Oni ne eduku hominojn por ke ili estu modestaj, sed oni eduku homiĉojn por ke ili respektu hominojn. Respondi
Stranga logiko: 1. Ekzistas problemo 2. Homo A proponas solvon 3. Homo B konsideras ke tiu solvo ne estas efika, eĉ povas esti kontraŭhelpa. 4. Homo A akuzas al homo B Respondi
Kiu estas la problemo? Seksperfortoj, falsaj akuzoj? Tiel, la roloj e la homoj A kaj B inversigxas Respondi
Falsaj akuzoj apenaŭ ekzistas, nur en la imago de kontraŭfeministoj. Pli grava estas la reala problemo de seksmolestado al inoj. Respondi
Sentrole, mi estis false akuzita de seksperforto iam antaŭ kelkaj jaroj kaj ĝi estis certe unu de la plej teruraj aferoj kiuj iam okazis dum mia vivo. Feliĉege la polica enketo finiĝis post kelkaj monatoj, antaŭ ol mi devis iri al la juĝejo. La sperto kaŭzis al mi iom da traŭmo ĉar mi estis tiel terurigita. La afero preskaŭ detruis mian vivon. Mi ne scias, kiel ofte falsaj akuzoj okazas, sed ili ja okazas. Mi ne ŝatas kiam feministoj klopodas negi tiun realon. Mi komprenas, ili volas ke viktimoj estu kredataj — certe nia socio devas plibonigi sian traktadon de tiaj kazoj plurmaniere — sed implici ke ĉiu raporto pri seksperforto nepre estis vera, tio estas tre danĝera vojo. Estas facile fari falsan raporton kaj laŭ multe da juraj sistemoj, tiuj kiuj faras falsan raporton pri seksperforto ne puniĝas — rezulte de feminista kampajnado por ŝpari ilin. Mia akuzinto ne estis punita kvankam enketo montris ke ĝi evidente temis pri mensogo. Ŝi ridis pri mi la tutan tempon kaj ŝi verŝajne lernis kiel efika kaj senriska tiu metodo de ‘venĝo’ povas esti. Dankon al la anonimeco de Tubaro pro permesi al mi rakonti ĉi tiun historion Respondi
Dankon, kuraĝulo, por kunhavigi tiun rakonton. Mi tre bedaŭras ke ĉi tio ja okazas, estas terure. Respondi
Mi bedaŭras, ke vi devis travivi tiun teruran sperton. Oni devas ĉiam preni serioze la akuzojn de virinoj, sed ne nepre aŭtomate kredi ilin sen antaŭe esplori la okazintaĵojn. Respondi
Mi ne povas kredi kion mi legas ĉi tie. Nun okazas ke la ‘veraj viktimoj’ estas iĉoj? Ĉesu rigardadi vian propran umbilikon! La vera terura afero estas ke miloj da inoj estas perfortitaj ĉiutage kaj NENIU kredas ilin. Parolu pri ili, ne pri iĉoj.
Ĉu Lígia bonfartas? La kronvirusa epidemio ankaŭ atingis Brazilon. Mi esperas ke ŝi bone fartas. Respondi
Mi ankaŭ ŝatas ŝin, sed ŝi estas tro bela. Viro kiel mi neniam povus esti kun ŝi. Mi envias ŝian koramikiĉon. Respondi
Ĉu vi celas implici, ke inoj estas monaviduloj, kiuj serĉas riĉajn iĉojn? Kun komentoj kiel tiu, estas normale, ke inoj ne trovas bonvenigan etoson en Esperantujo. Respondi
Estas tiom da malĝustaj aferoj en via mesaĝo! a) Ri ne volas vian atenton aŭ amon. b) Ne komentu pri ria aspekto en kripa maniero. Ri ne demandis vian opinion. c) Ne antaŭsupozu, ke ria partnero estas iĉo. Respondi
@Feo Diri ke oni ŝatas iun kaj ke iu estas bela nun estas kripe kaj timige? Aŭ ĉu vi simple envias ŝin pro la flatojn?
La mesaĝoj de ĉi tiu komentejo estas tre aĉaj. Ili pruvas, ke ne ĉiuj esperantistoj estas progresemaj. Sed egaleco kaj respekto venkos kontraŭ faŝismo 🌸 Respondi
La mesaĝo de ĉi tiu komento estas tre aĉaj kaj pruvas, ke ne ĉiuj esperantistoj estas menssana. Sed faŝismo venkos kontraŭ egaleco kaj respekto 🌸 Respondi