VK 2020: Eventa Servo (Yves Nevelsteen)

UEAviva publikigis antaŭ 2 monatoj

25:48 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

#virtualakongreso VK 2020: Eventa Servo estas retejo per kiu oni povas registri, listigi kaj diskonigi eventojn tutmonde. Ĝia kreinto (Fernando Ŝajani) en aprilo 2019 donacis la sistemon al Universala Esperanto-Asocio. UEA kaj TEJO instigas al la uzado de Eventa Servo por informi Esperantujon pri internaciaj, landaj kaj lokaj eventoj, kongresoj, kunvenoj, renkontiĝoj k.s. Post registriĝo eblas mem aldoni eventon al la retejo.Yves Nevelsteen estas la “ĉefhelpanto” de Eventa Servo: konsilanto, testanto de novaj funkcioj kaj komunikanto (kun uzantoj kaj gazetaro). Li prezentos al vi la retejon kaj poste en vidbabilejo respondos al viaj demandoj.

La Virtuala Kongreso de Esperanto okazis inter la 1-a kaj 8-a de augusto 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), organizata de UEA kun teknika prizorgo de E@I. Subteni la laboron de UEA eblas per membrigo: https://uea.org/alighoj/alighilo #mondafest2020

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

enpersursub