VK 2020: Aŭtora Momento kun Anna Striganova kaj Eldonejo Impeto

UEAviva publikigis antaŭ 5 monatoj

54:56 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

#virtualakongreso VK 2020 Fabelo estas la plej antikva literatura ĝenro de homa mondo, kies origino apartenas al epoko tiom antikva, ke ni preskaŭ nenion scias pri ĝi. En tiama primitiva socia sistemo ne ekzistis ankoraŭ konataj al ni sociaj roloj, sed jam aperis la unuaj fabeloj pere de kiuj homoj penis iomete kompreni la mondon kaj rakonti ĝin al aliaj homoj. Senescepte ĉiuj unuaj fabeloj de homaro sonis simile tra tuta Tero, ĉar ili rakontis pri varmo kaj malvarmo, pri danĝero kaj sekureco, pri vivo kaj manko de vivo.Fabeloj estis kvazaŭ lingvo, simbola kaj facile komprenebla, per kiu homo priskribis siajn ĉiutagajn zorgojn, timojn, revojn – kiuj estas samaj ĉe ĉiu homo sendepende de lia naskiĝloko kaj kulturo. Ni ja tute ne miras, kiam en ajna lingvo ekzistas vortoj: vivo, lumo, frato, ĉu ne?

La Virtuala Kongreso de Esperanto okazis inter la 1-a kaj 8-a de augusto 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), organizata de UEA kun teknika prizorgo de E@I. Subteni la laboron de UEA eblas per membrigo: https://uea.org/alighoj/alighilo #mondafest2020

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

AbelojElefantoHundoHipopotamo