Malgranda Miraklo
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
https://www.patreon.com/jomart_kaj_natasha
https://jomart.click/Spotify
https://jomart.click/SoundCloud
***
En mia hejmo loĝas delonge
Malgranda miraklo
Ŝi ĉiam ridetas, neniam mensogas
Kaj ofte spektaklas
Kaj se mi havas malbonan humoron
Kaj laca mi estas
Kuracas min la mirakla aktoro
En miraklaj vestoj
Miraklo kantetas malgajajn kantojn
Se mi sopiras
Aŭ simple silentas apude sidante
Se mankas inspiro
Ni ambaŭ ne ŝatas multe paroli
Pri l’tagaj aferoj
Kaj televedilon rigardi ne volas
Ni ambaŭ vespere
Mi ĝuste ne scias de kie aperis
Miraklo ĉarma
Sed kune kun ŝi alvenis l’espero
Al mia ĉambro
Jes, pli facile por mi estas vivi
Kun ŝiaj petoloj
Mi trompas min, mi kredas naive
Ke mi estas ne sola
Sed ĉiuvespere mi hejmen rapidas
Kaj ĉiuvespere
Mi timas, ke iam ŝi diros – adiaŭ!
Kaj malaperos
Mi ĝuste ne scias de kie aperis
Miraklo ĉarma
Sed kune kun ŝi alvenis l’espero
Al mia ĉambro
Mi ĝuste ne scias de kie aperis
Miraklo ĉarma