Veloj de espero (v4)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
VELOJ DE ESPERO
(traduko de ruslingva originalo de Igorj Sidorov)
Pelas vento de hazard’
Velojn de espero.
Mia jaĥto en la mar’
Dancas sur la ond’.
Min pilotas avangard’
Akve kaj aere:
Bonaj monstroj – amikar’
El fabela mond’.
La mirakla fiŝ-balen’
Droni min ne lasos.
Etendigos oktopod’
Brakojn kiel frat’.
Se l’feliĉon je malben’
Tempesteg’ frakasos,
Ĝin riparos sen klopod’
Feo-kamarad’.
Tranaĝinte tra la viv’
Mi alibordiĝos.
De l’unua alumet’
Flamos la aŭror’.
Mi kuŝiĝos kun motiv’,
Ke ne plu stariĝos,
Kaj transdonos al filet’
Rangon “Komandor'”.
Kaj denove pelos vent’
Velojn de espero,
Kaj ekdancos la ŝipet’
Sur la kruta ond’.
Mi ridetos kun silent’
Al eterna vero,
Kaj reeĥos la ridet’
El fabela mond’.