Esperanto: Ĉu minoritata lingvo? – Michael Vrazitulis | Retoso 2021
TEJO Esperanto publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 17 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Kio fakte estas minoritata lingvo? Ŝajnas esti sufiĉe simpla demando. En la praktiko tamen, ĝi ofte ne estas tia, ne nur pro tio ke eĉ oficialaj kaj sciencaj provoj je taŭga difino restas iom ambiguaj.
Aldona ĥaoso estiĝas pro tio, ke la respondon al tiu demando ofte kunmotivigas celoj politikaj, ekonomikaj, ideologiaj. Kuriozan ekzemplon pri tio oni trovas en la arumana lingvo, kiu foje estas kromnomata la lingvo de la “kameleonoj de Balkanio”.
Kiel statas kun Esperanto? Pluraj esploristoj pri Esperanto, interalie Sabine Fiedler, Federico Gobbo kaj Goro Christoph Kimura, provizas eblajn respondojn.
Sed ankaŭ “ĉe ni” en Esperantujo, la demando pri statuso de Esperanto kiel minoritata lingvo kaj, konsekvence, de Esperantujo kiel lingva minoritato, estas temo tre tikla, kontroversa kaj interliganta kun prominentaj ideologiaj disputoj.
Indas ne forgesi, ĉiukaze, ke ni TEJO-anoj tradicie konsideras nin mem anoj de ĉefe lingvopolitika organizo. Kiaj junularaj asocioj ekzistas dediĉitaj al protektado de minoritataj lingvoj? Kiamaniere ni povus pliprofundigi kontaktojn kun ili? Kaj ĉu agnosko de similecoj inter nia kaj ilia agado necesigus iujn reagordojn de nia memkompreno?
Prelego de Michael Vrazitulis okazinta dum Retoso 2021.
Sekvu nin en Facebook: https://www.facebook.com/tejoesperanto
Instagram: https://www.instagram.com/tejoesperanto/
Twitter: https://twitter.com/tejoesperanto
Oficiala retejo de TEJO: https://www.tejo.org/