🟢 Kanto en Esperanto: ebriaj okuloj de ŝamano [tribal black metal]
INTERLINGUISTICA E.V. publikigis antaŭ 6 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Dankon pro via subteno!
Kion vidas la ebriaj okuloj de la ŝamano?
Mondon similan al vaporo.
Sekretan brilon de malgaja nebulo.
Luman atingeblan al blinduloj.
Kion mi vidas en la okuloj de la ŝamano?
Mian vizaĝon sub tavoloj da maskoj.
La estontajn vundojn de eraroj.
Kaj la solenon de malgajaj koloroj.
La praan dormeton rompis
La krio de la totembirdo.
Kaj mi demandis: “Aŭskultu,
Kiel vi ekkonis la plej grandan sekreton?”
Sen paroli, sen moviĝi,
Pri la akso de tempo kaj la ebriigo de pasemo
Li klarigis al mi turniĝante
En la malrapida ŝamana nebulo.
Sen paroli, sen moviĝi,
Pri la akso de tempo kaj la ebriigo de pasemo
Li klarigis al mi turniĝante
En la malrapida ŝamana nebulo!…
Kion vidas la ebriaj okuloj de la ŝamano?
Kion vidas la ebriaj okuloj de la ŝamano?