VEK speciala kunveno pri Lapenna kaj Hamburgo, 1974
Londona Esperanto-Klubo publikigis antaŭ 3 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La Veterana Esperantista Klubo kunsidis por lerni kaj diskuti pri “Lapenna kaj la eventoj de 1974 ĉe la kongreso en Hamburgo”. Ĉi tiu afero antaŭ kvindek jaroj ankoraŭ vekas fortajn emociojn – sed la kunsido provis diskuti la temon trankvile kaj objektive. Partoprenis Humphrey Tonkin kaj aliaj Esperantistoj kiuj travivis la eventojn de 1974.
(Rilate al la Londona Esperanto-Klubo, Ivo Lapenna iam estis membro. Laŭ klubano Arturo Prent, dum tiu periodo antaŭ ol Lapenna eksiĝis, la membroj tutsimple ne parolis pri la eventoj en Hamburgo, kaj ne publike anoncis kiun flankon ili subtenas. Rimarkas Anna jen – “Tre brita sinteno!”)
Parolas Anna Lowenstein, Ziko van Dijk, Ulla Luin, Jens Larsen, Dennis Keefe, Diccon Masterman, Eliza Kehlet, François Lo Jacomo, Brandono Sawers, Barbara Pietrzak, Humphrey Tonkin, Renée Triolle, Tonjo del Barrio kaj Michela Lipari. Aŭdeblas la kanton “Hamburgen” (voĉo kaj muzio de Gianfranko Molle, teksto de Renato Corsetti).
Daŭro: 2h12m.
Ligoj:
Libro “Hamburgo en retrospektivo” de Ivo Lapenna (UEA libroservo) https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1496
Kanto “Hamburgen” (teksto) https://kantaro.ikso.net/hamburgen
Biografio pri Ivo Lapenna (Vikipedio) https://eo.wikipedia.org/wiki/Ivo_Lapenna
Historia parolado de Ivo Lapenna en Hamburgo 1974 (ero de parolado, 7 minutoj) https://www.youtube.com/watch?v=IxtP33k3EM0
Prelego de Ivo Lapenna dum IS 1968 (registroj de parolado, entute 60 minutoj) https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Ivo_Lapenna_at_Internacia_Seminario_in_1968
Veterana Esperantista Klubo (Facebook) https://www.facebook.com/groups/513627982004121/
Veterana Esperantista Klubo (Vikipedio) https://eo.wikipedia.org/wiki/Veterana_Esperantista_Klubo