Indianaj Lingvoj en Brazilo
Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 9 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Tiu ĉi video estis kreita kun esperantaj subtekstoj kaj bildoj el sonregistraĵo pri indianaj lingvoj en Brazilo, kiun lastatempe verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo por Esperanta Retradio (http://esperantaretradio.blogspot.com.co). Ĝi informas nin pri la oficialigo de indianaj lingvoj en tri brazilaj municipoj. En la brazilaj ŝtatoj Roraima, Mato Grosso do Sul kaj Amazonas, indianaj lingvoj fariĝis laŭleĝe oficialaj. Ni esperas, ke tiu ĉi respekto al minoritataj lingvoj prosperos kaj ke tiaj lingvaj rajtoj daŭre pliiĝos. Video kreita kaj subtekstigita de Scott Turton.
Indianaj Lingvoj en Brazilo
Oni kutimas aserti, ke Brazilo estas grandega lando, kiu sukcesis konservi sian unuecon, kiel nacio, danke al la unueco de la portugala lingvo. Malgraŭ tre malsamaj klimatoj, topografioj kaj kulturoj, nia lando estas mirinde unueca rilate al la popola sento. Ĉi tion oni atribuas al la lingvo, kiu ne dialektiĝis, malgraŭ la grandaj distancoj. Verŝajne tiu aserto estas tamen iom dubinda, ĉar Brazilo tute ne estas unulingva landego: kiam la portugaloj ekkoloniis la landon, antaŭ kvin jarcentoj, ekzistis ĉi tie centoj da indianaj lingvoj; el tiuj ankoraŭ preskaŭ 200 postvivas kaj, el tiuj, dekoj riskas morti post kelkaj jaroj, ĉar novaj generacioj ne plu lernas ilin. Temas pri nekalkulebla perdo.
Kelkaj brazilaj municipoj klopodas reagi kontraŭ tiu situacio. Lastatempe, tri municipoj oficialigis indianajn lingvojn, flanke de la portugala. En la brazilaj ŝtatoj Roraima, Mato Grosso do Sul kaj Amazonas, indianaj lingvoj fariĝis laŭleĝe oficialaj. En la municipo Bonfim (ŝtato Roraima), eĉ du lokaj lingvoj ricevis tiun statuson: la lingvoj Macuxi kaj Wapixana. En tiu regiono kvar mil indianoj parolas la “makuŝian”, kaj ducent la “ŭapiŝanan”. Tio signifas, ke post nelonge tiuj indianoj rajtos paroli sian lingvon, kiam ili bezonos publikajn servojn en la municipo. Krome, dokumentoj kaj strataj ŝildoj devos ricevi tekstojn en la tri oficialaj lingvoj. Espereble, tio kontribuos al la plua vivado de tiuj antikvaj lingvoj.
Tiu iniciato komenciĝis flanke de profesoroj en la Universitato de Roraima, en kunlaboro kun popolaj reprezentantoj kaj indianaj studentoj. Oni diskutas kaj pledas por tiu oficialigo ekde la jaro 2012, kaj nur en 2014 oni sukcesis aprobi la leĝon kaj starigi tempolimon por la praktika uzado de tiuj lingvoj en la komunumo. Oni scias, tamen, ke strikta kontrolado, fare de la loĝantaro, estas la sola garantio, ke tiu leĝo efektive aplikiĝos.
La oficialigo de indianaj lingvoj estas signifoplena ekzemplo pri kulturfenomeno lastatempe okazanta en Brazilo, koncerne respekton al minoritataj lingvoj. Pri la lingvo talian, varianto de la itala el Veneto, parolata en sudaj brazilaj ŝtatoj kaj jam same oficialigita, ni jam parolis ĉi tie, per la Esperanta RetRadio. Ni esperas, ke tiu tendenco prosperos.