Labrat Nomad + angel cristian chavez – Papilio #music #electronicmusic #vocals #esperanto #musician
Labrat Nomad publikigis antaŭ 6 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
another vocal track with angel cristian chavez
Lyrics:
En la mez’ de l’ varma monato de julio
flugas malalten la monarĥ’.
Sur la flugil’ de oranĝkolora papilio
estas gem’ de la ĉielark’,
speciale plaŭdante la dekstran flugilon
elsendante sonon de gitar’.
Se mi ne eĉ fidetu mian propran scion,
papilioj estas anĝelar’,
kia bela anĝelar’!
Mi vidis strangan vizion, antaŭ ol vi alvenis.
Mi ne scias, ĝuste kion mi precize eltenis
Do mi preĝis al la dio de sonĝoj; mi lin ĝemis.
Kia naiva erar’!
Certe mi ‘stas ulo, kiu iras al la ekstremo,
neniam ekzamenante la fonton de l’ agemo.
Inter tioj ĉi, kio estas la komuna temo?
Mia tro hasta elfar’.
Do Morfeo elvokis la feon de sonĝoj kaj dorm’.
Kia domaĝo!
Ekŝanĝiĝis mi kaj transformiĝis al malgranda form’,
la insektaĉo!
Ĉu ĉi tiu estos tiu, kiu ‘stos kreint’ de l’ norm’
Tiu diablo!
Kaj tiel mi fariĝis unu el la anĝeloj
flugonte pli alten ol la plej altaj steloj
Nomu min “via moŝto”, nun mi ‘stas papilio,
sed mankas al mi la familio.
Mi flugos for do suden dum la frosta vintro
vizitante vilaĝojn kaj urbojn en Meksiko.
Mi konfesas la majestecon de la
papilio,
sed mankas al mi la familio.
‘Sti papilio ne estas facila.
Mi ankoraŭ provas esti feliĉa.