Topos en Esperanto. Cómo detectarlos. Paroligxema Francisko publikigis antaŭ 11 monatoj 10:54 21 -7 13 La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo ¿Por qué los esperantistas no hablan Esperanto? Parte 3 Montri pli...
Kia estas la utileco kritiki esperantistojn en la hispana? Preskaŭ tiom utilis kiel diskonigi Esperanton al esperantistoj Respondi
Mi ne kunsentas kun la afiŝinto. Mi estas esperantisto de multaj jaroj kaj mi neniam renkontis tiujn “talpojn”. Maksimume, mi renkontis ĝenajn aŭ pedantajn korektemulojn, sed neniam homojn, kiuj intence volas detrui la Esperantan komunumon de ene. Respondi
Ĉu la hispana vorto “topo” estas tuj tradukebla al “talpo”? Ĉu homoj kiuj ne parolas la hispanan komprenos ĝin? Spiono povus esti alternativo, sed mi pensas ke estas nuancoj. Respondi
Ankaŭ en la angla oni diras “mole” (= talpo). Mi suspektas ke ĝi estas konata metaforo en pluraj lingvoj. Respondi
La rakonto de la aŭtoro ne kongruas kun mia persona sperto kiel esperantisto. Kaj lia uzo de la vorto ‘topo’ en la hispana ne havas sencon. Vere, laŭ mi, ĉi tiu filmeto malpravegas. Respondi
Ĉu iu povas klarigi en Esperanto pri kio temas la video? Estas multaj komentoj kaj mi ekscivolas. Respondi
Resume, la aŭtoro plende parolas pri la ekzisto en Esperantujo de tio kion li nomas ‘talpoj’ (vorto kiu ankaŭ signifas ‘infiltritoj’ en la hispana kaj aliaj lingvoj). Ĉi tiuj talpoj, laŭ li, malhelpas la progreson de Esperanto. Li kritikas ke esperantistoj: – estas tro pedantaj kaj korektemaj – ne pretas subteni aliajn esperantistojn – la junaj diskriminacias la maljunajn – junuloj ne donas sufiĉe da graveco al Zamenhof – ne scias aŭ distordas la celojn de Esperanto. Respondi
Krom tio kion diras ni kantas belan kanton, li plendas ankaŭ pri homoj kiuj ne salutas, ne respondas, ne ĝustigas alies erarojn aŭ ĝustigas malprudente. Respondi
Prave. La kritiko pri manko de saluto aŭ de respondo al mesaĝoj estis ege stranga. Kelkaj Esperantaj grupoj estas salutejoj, kaj iafoje esperantistoj ne respondas mesaĝojn ne pro deziro malrespekti, sed pro trookupiteco aŭ aliaj nemalicaj kialoj. Respondi
Estas ege ironie ke la filmeto, en la hispana, estas parto de kritika serio nomita ‘Kial esperantistoj ne parolas en Esperanto’? Respondi
Ne nur tio, laŭ la kriterioj de la filmo, tiu ĉi filmo vere malinstigas lerni Esperanton (aŭ almenaŭ malinstigus min), do, ĉu ni pensu ke la filmisto estas unu el la talpoj kiujn li kritikas? Respondi