CH0PSTiCk – Chuck Noland
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
El la EP/From the EP:
“Transe D’Amo Kaj Doloro”
Dec 2024
Elŝutu la EPon NUN per mia Bandcamp-paĝo! Ligilo en mia kanal-priskribo.
Download the EP NOW through my Bandcamp page! Link in my channel description.
TEKSTO:
“Kaj la Eternulo iradis antaŭ ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laŭ la ĝusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte. // Ne foriĝadis de antaŭ la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.”
Mi krias Ahoj! Sed
Bedaŭrinde nenion aŭdas
Krom mian propran eĥon
Kien damne mi-?
Traserĉis ĉiun metron de
La insul’ de mia kor’
Kaj rezignis la esperon
Ke ajn iu distros min for
Kaj mi komprenos ja iam kion vi vere celis hieraŭ!
Unu ŝu’ mankas jam, kaj mi malkovras kio’kazis ankoraŭ!
Vian donacon mi kisas, ke re-renkontiĝu ni baldaŭ!
[Refreno:]
Tempon mi havas, sed jen la problem’
Temp’ estas kvazaŭ subtila malben’
Eble necesis la subita ŝanĝ’
Ĉar la plej certiga gusto estas propra sang’
Ĉiam, ĉiam mi revenas al la punkto
Povas daŭri tri monatojn, tutan jaron
Kiam mi emas re-bruligi ĉiun ponton
Redetrui ĉiun revon kaj rilaton
Eble tial mi troviĝas sur insul’
Eble tial barita for de ĉiu ajn amato
En ĉi soleco mi revenas al la punkt’
Redetrui ĉiun revon kaj rilaton
Redetrui ĉiun revon kaj rilaton
Redetrui ĉiun revon kaj rilaton
Redetrui ĉiun revon kaj-
For de ĉio kara kaj de via kora teno
La sablo min perdigis ĉian tempan koncepton
Subite mi troviĝas je l’ komenco de l’ homaro
Sola jen, malkovras enan forton el la fajro
Kvazaŭ Zoroastro, aŭ iu ajn mesio
Kaduka Prometeo kun simpla misio
Supervivi ĉiun ajn defion
Kiun ĵetas al mi la leonvizaĝa Dio, do
Hej! DĴ! Ŝanĝu nun la diskon!
La sama KTP! La ĉiutaga trist’
Ĉar la ejo malplenis, mi kreis amikon
El volejbala pilko: Li nomiĝas Wilson
Kune batalos ni la danĝerojn
Kiujn ajn trovos ni tra la ejo
Ĉar eĉ se vin Dio lasas sen akompano
Novan Dion povas krei vi per via propra mano
[Refreno:]
Tempon mi havas, sed jen la problem’
Temp’ estas kvazaŭ subtila malben’
Eble necesis la subita ŝanĝ’
Temp’ estas kvazaŭ serpenta prem’
Eble ne indas ripari plu
Ŝanĝu la vivon kvazaŭ estus ŝuoj
Eble necesis la subita ŝanĝ’
Ĉar la plej certiga gusto estas propra sang’
[Refreno:]
Tempon mi havas, sed jen la problem’
Temp’ estas kvazaŭ subtila malben’
Eble necesis la subita ŝanĝ’
Ĉar la plej certiga gusto estas propra sang’
L’afero inter mi kaj vi ne plu
Taŭgas en la bildon kiun mi konstruis
Kaj mi nur povas taksi kiom longe mi forestis
Eĉ ne provu imagi kiom longe mi ne fluis
Tra la akvoj pri la vi kiun mi bildigis