La rolo de István Szerdahelyi en la Interlingvistiko kaj Esperantologio. Prelego de Ilona Koutny
CED Interlingvistiko / Interlinguistics publikigis antaŭ 5 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- 1 Komentoj
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Prelego okazinta kadre de la 46-a Esperantologia Konferenco de CED, Aruŝo/Tanzanio, 2024.
Interlingvistiko havas kelkajn elstarajn personecojn, inter ili sendube, István Szerdahelyi (1924-87). Li fondis la universitatan instruadon de interlingvistiko kaj esperantologio en la Eötvös Universitato (ELTE, Budapest), ellaboris la studprogramon de la Esperanto-fako, kreis studmaterialojn, publikigis librojn kaj artikolojn kaj tiel lanĉis la sciencnivelan esploron de la tereno. Por li interlingvistiko okupiĝante pri internacia komunikado kaj la rolo de planlingvoj en tio (vd. ankaŭ BLANKE, 1985, BARANDOVSKÁ‐FRANK, 2020) estis tereno de aplikata lingvistiko, rilata ankaŭ al lingvoplanado kaj -politiko, kio estis tiam nova aliro (SZERDAHELYI, 1979), li kontribuis ankaŭ per la prezento de hungaraj planlingvoj.
La esploroj de Szerdahelyi fokusiĝis al la lingvistikaj aspektoj de Esperanto, i.a. al la morfologia strukturo de Esperanto, kaj kontraŭis la tiamam akademian aliron pri gramatika karaktero de radikoj, proponis alian aliron (SZERDAHELYI, 1976c; poste JANSEN, 2013). Li komenciis ankaŭ la semantikan analizon de Esperanto, antaŭe neglektitan (SZERDAHELYI, 1976b). Li malkovris etimologion por la juna lingvo, kies tuta vortoprovizo venas de aliaj lingvoj, li analizis la pruntoprocezon de Zamenhof de latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj kaj identigis la influon de slavaj lingvoj (SZERDAHELYI, 1987). Li direktis leksikografian laboron (vd Hungara–Esperanta Vortaro kun ĉ. 65,000 leksikaj unuoj kiu aperis post la finredakto de Ilona Koutny en 1996) kunlabore kun multaj specialistoj. Szerdahelyi gvidis 5-landan eksperimenton por esplori la hipotezon ke Esperanto kiel unua fremda lingvo povas faciligi la lernadon de la sekvaj – ĉefe latinidaj kaj ĝermanaj – lingvoj en la 1970-aj jaroj (SZERDAHELYI, 1976a, SONNABEND, 1979).
Lia 100-jara jubileo estas elstara ebleco ekzameni la amplekskon kaj signifon de lia scienca agado kaj determini lian ĝustan kaj merititan lokon en interlingvistiko.