Lancang-Mekonga Kunlaboro antaŭnigas altkvalitan konekteblecon
Comment with Lucia publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Karaj amikoj, en la lasta filmeto, mi menciis, ke la Lancang-Mekonga Kunlaboro komencis novan regionan kunlaboron pri akvaj resursoj. Fakte la Lancang-Mekonga Kunlaboro jam superis la amplekson de akvaj resursoj. En 2021 la komerco inter Ĉinio kaj mekongaj landoj kalkuliĝis al 398 miliardoj da usonaj dolaroj, kreskante je 23% kompare kun tiu en la antaŭa jaro. Krom ekonomia kunlaboro, la ses landoj kune batalis kontraŭ KOVIM-19. Ĉinio liveris pli ol 200 milionojn da dozoj de vakcinoj al mekongaj landoj.
La sepa Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Lancang-Mekonga Kunlaboro okazigita en julio publikigis Liston de Programoj Subtenataj de Kunlabora Fonduso Specife por Lancang-Mekonga Kunlaboro, kio montris riĉajn fruktojn de la regiona kunlaboro. La kunlabora fonduso starigita de Ĉinio promesis liveri 300 milionojn da usonaj dolaroj por subteni mezgrandajn kaj malgrandajn kunlaborajn programojn de la ses landoj, kiuj kovras la kampojn de agrikulturo, sano, mildigo de malriĉeco, medioprotekto kaj tiel plu.
Imagu, post profundigo de ekonomia integriĝo, la utila efiko de la malfermo de la Ĉina-Laosa Fervojo estos plu liberigita, kunlaboro pri la Nova Internacia Ter-mara Komerca Koridoro estos profundigita. Post fortigo de strategia gvidado, ses landoj akcelos akordigon de la disvolvaj planoj de ĉiu lando por krei demonstran zonon por altkvalita kunlaboro de la Zono kaj Vojo, pioniran zonon por la Tutmonda Disvolva Iniciato kaj eksperimentan zonon por la Tutmonda Sekureca Iniciato.
Kompreneble, la Lancang-Mekonga Kunlaboro ankoraŭ alfrontas internan kaj eksteran premon. La Lancang-Mekonga Kunlaboro devas per respondeca dialogo plifortigi administradon kaj kunlaboron por konstrui pli striktan komunumon kun komuna estonteco de la lancan-mekongaj landoj.