Ĉinio publikigis blankan libron pri paca liberiĝo kaj atingoj de Tibeto
Comment with Lucia publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 9 Spektoj
- 3 Komentoj
- -1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio vendrede publikigis blankan libron pri la paca liberiĝo de Tibeto kaj ĝia disvolviĝo en la pasintaj sep jardekoj.
La blanka libro, titolita “Tibeto ekde 1951: Liberiĝo, Disvolviĝo kaj Prospero”, retrorigardis la historion kaj atingojn de Tibeto, kaj prezentis veran kaj panoraman bildon de la nova socialisma Tibeto.
La dokumento diris, “Ĉi tio helpos kontraŭi la propagandon disvastigitan de kelkaj okcidentaj landoj kaj iliaj aliancanoj kaj liveri al la internacia komunumo ekvilibran raporton pri la grandega transformiĝo, kiu okazis en Tibeto.”
La 23an de majo 1951 estis subskribita la Interkonsento de la Centra Popola Registaro kaj la Loka Registaro de Tibeto pri Rimedoj por la Paca Liberiĝo de Tibeto (la 17-Artikola Interkonsento), oficiale proklamante la pacan liberiĝon de Tibeto. La jaro 2021 markas la 70an datrevenon de la historia evento.
Laŭ la blanka libro, kun la paca liberiĝo de Tibeto, la popolo de Tibeto emancipiĝis de la katenoj de invada imperiismo definitive, surirante brilan vojon de unueco, progreso kaj disvolviĝo kun ĉiuj aliaj etnoj en Ĉinio.
La dokumento diris, ke en la nova epoko, sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping ĉe la kerno kaj kun la forta subteno de la tuta lando, Tibeto akiris novan progreson en diversaj kampoj, inkluzive de elimino de ekstrema malriĉeco.
Amikoj, en novembro de la lasta jaro mi vizitis Tibeton, kaj vere ĝuis la vojaĝon. Bonvole abonu mian kanalon por rigardi pli da miaj videaĵoj pri Tibeto. Kaj ne forgesu komenti al mi.