Marki viajn kalendarojn por la 9-a de februaro 2024
Comment with Lucia publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La Printempofesta Vespero de Ĉina Komunikila Grupo 2024 estas preta prezentiĝi al spektantoj tra la mondo
La Ĉina Novjaro baldaŭ alvenos, la Printempofesta Vespero de Ĉina Komunikila Grupo 2024 estas preta prezentiĝi al spektantoj tra la mondo. Rekonita de la Monda Rekordo Guinness kiel la plej multe spektita televidprogramo tutmonde, ĉi tiu vespero estas rigardata kiel kultura festeno. Spekti la televidan prezentadon en la vespero antaŭ la Printempa Festo jam fariĝis unu el la kutimoj de ĉinoj tra la tuta mondo dum la novjara festado.
Kun pli ol la 40-jara historio, la ĉi-jara Printempofesta Vespero promesas aŭdvidan festenon por la tutmonda publiko. Havante kantadon, dancadon, operon, humuran dialogon kaj skeĉojn, la vespero spegulas la ĉiutagan vivon kaj disponigas platformon al homoj de ĉiuj fonoj por kunhavi siajn aspirojn por pli bona estonteco.
Ĉi-jare Ĉina Komunikila Grupo aranĝas 4 subkunvenejojn por Printempofesta Vespero, ili estas Shenyang, Changsha, Xi’an kaj Kashgar. Lastatempe mi iris al Shenyang, la ĉefurbo de la ĉina nordorienta provinco Liaoning, kaj vizitis la komunumon Mudan en Huanggu Distrikto, kie prezidanto Xi Jinping inspektis en 2022. Komunuma sekretario Wang Hui partoprenos en la prezentado en Shenyang por paroli sian laborrakonton. Sekvu min por koni pli da informoj:
Lv Yuan, la ĉefdirektoro de la subkunvenejoj Shenyang, prezentis al mi la programajn elstaraĵojn. Ni kune aŭskultu.
Marki viajn kalendarojn por la 9-a de februaro 2024, je la 20:00 horo laŭ la pekina tempo, kaj prepari por la plej grandioza tutmonda televida evento de la jaro.
2024 estas la Jaro de la Drako laŭ la ĉina luna kalendaro. La drako simbolas aŭspicion, saĝon kaj forton en tradicia ĉina kulturo. Kie ajn vi estas, aliĝu al ni por festi la Ĉinan Jaron de la Drako dum la ferioj.
Finfine, mi invitos vin vidi la reklaman animaciaĵon pri Printempofesta Vespero de Ĉina Komunikila Grupo. En la animacio estas dek du geknaboj simbolantaj la dek du bestojn laŭ ĉina zodiako, kaj tiu ĉi ideo originas de “pentraĵo pri cent geknaboj” en la ĉina tradicia kulturo. La dek du geknaboj en ĉinaj tradiciaj kostumoj festas la ĉinan novjaron kaj bonvenigas la Printempan Feston per ludado.
Mi estas Lucia en Pekino, ĝis la venonta fojo.