Babelpordo malfermiĝos : Mélanie Prin
Lorenzo Tomezzoli publikigis antaŭ 7 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 5 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Babelpordo malfermiĝos
muziko : Gilbert Drigon teksto : Lorenzo Tomezzoli
1
kiam tro varmiĝas nia Ter’
kiu kulpas se la Mondo ĝemas ?
nur pri miskompreno vere temas
la esenco de tiu afer’ :
ĉar komuna lingvo daŭre mankas
ĉie nigre regas malesper’
R
kantu ni, kun fervor’
nia verda stel’ brilas en la kor’
finvenkos la popol’
kiam liberiĝos la parol’
MUZIKA PONTO
2
por solvado de tiu problem’
vane vi baraktas nesciante
ke malhelpo ĝenas vin konstante
kiam mankas nur al vi la em’
malfermi la pordon de la Turo
por ke teren falu miskompren’
R
kantu ni, kun fervor’
nia verda stel’ brilas en la kor’
finvenkos la popol’
kiam liberiĝos la parol’
MUZIKA PONTO
3
Babelpordo malfermiĝos ĉar
Esperanto kreskas en la Mondo
el homar’ fariĝos granda rondo
kun, finfine bona registar’
tiam ja aŭdiĝos la respondo
al atend’ de l’Esperantistar’
Refreno fina
kantu ni, kun fervor’
nia verda stel’ brilas en la kor’
finvenkos la popol’
kiam liberiĝos la parol’
finvenkos la popol’
kiam liberiĝos la parol’
titre français : ton coeur en mon coeur