Intervjuo: Jérémie Sabiyumva _UK-103_V17

Esperanto: Первый Канал publikigis antaŭ 7 monatoj

15:23 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Jérémie Sabiyumva dum multaj jaroj estas unu el la ĉefaj Esperanto-aktivuloj en Afriko kaj komprenas ĉion pri Esperanta Movado en la kontinento. Li asertas, ke Esperanto en Afriko ekzistas kaj fortiĝas. Nur en Burundo, kie loĝas Jérémie, estas 2012 esperantistoj. UEA sendis multajn instruistojn, inter kiuj estas Teresa Kapista, kiu instuis multajn homojn, ĉefe lernejanojn. La roblemo estas malapero de la lernintoj post la kursoj. Por reteni ilin estas planate organizi en la tutlanda kluba tago (tio estas ĵaŭdo) ankaŭ klubojn por esperantistoj. Ministerio pri edukado en Burundo akceptis Eon kiel devigan studobjekton por mezlernejo, sed por tio mankas instruistoj. Eliro: Instrui Eon al instruistoj dum rapidaj kursoj. En 2008-2014 en la lando funkciis Esperanta Centro, kiu poste iom ruiniĝis pro disveturo de aktivuloj, nun estas intenco restarigi ĝin, ekzemple, dungi profesian E-instruiston por konstantaj kursoj tie. Danke rememoras Jérémie pri IJK en Afriko en 2017 kaj financa helpo de TEJO? Dank’al kiu multaj afrikanoj el aliaj landoj povis partopreni la kongreson. Multaj homoj reaktiviĝis, en aliaj afrikaj landoj aperis eĥo pri Esperanto.
Filmis kaj muntis Aleksandr Basov

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

fenestrodomojnretavoĉon