Kanto pri iu virkoko #esperanto #Đorđe Balašević
Gregor Markic publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 14 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Virkokon havis mi, li estis tre perfekta F#b
sub pluvo kaj kun vent’ staradis tute rekta AD
bruegis la kverel’, en la aer’ plumaro, eb
en nia domo estis sufiĉo da ovaro. F#b
Virkokon havis mi, kondutis li bufone, F#b
kokinojn bekopikis, trafanta tute bone, AD
kokinoj estas strangaj, ilia koro batas, eb
por iu perfortulo, lin ili ĉiuj ŝatas. F#b
Al li ne gustis bone nure la kokinoj AD
alsaltis anserinojn kaj eĉ anasinojn AD
meleagrinojn se hazarde iu ŝanco eb
alvenis, li ne zorgis pri tia nuanco. F#b
Virkokon havis mi, li estis tre indigna F#b
dormema dum la tag’ sed nokte tute vigla AD
la inoj de l’ vilaĝ’ sciis pri l’ maniul’ eb
pro tio ankaŭ mi fariĝis glorfamul’. F#b
Al li ne gustis bone nure la kokinoj AD
alsaltis anserinojn kaj eĉ anasinojn AD
meleagrinojn se hazarde iu ŝanco eb
alvenis, li ne zorgis pri tia nuanco. F#b
Virkokon havis mi li estis ĉampiono F#b
ne kiel hodiaŭaj estras kokduonoj, AD
hodiaŭ ŝajnas esti ĉio tre diverse, eb
koketoj prancas nun, por mi estas perverse. F#b
Mi aĝas sesdekkvin: aŭtuno de la vivo, AD
ni ĉiuj maljuniĝas, havas la motivon AD
la mia koko unufoje en monato eb
se kantus estus bona rezultato. F#b
Vi audŭ la konsilon, de la olda viro, F#b
kaj lasu vian kokon esti pioniro, AD
havigu liberecon, kaj igu lin flugadi eb
poste estos tro malfrue por li plue flirtadi. F#b