Plia kunikl’
Guillaume Armide publikigis antaŭ 7 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 8 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
CC-BY-SA Gijom’ Armide (Guillaume Harmide)
Aranĝis kaj miksis Laurent Burgbacher
Aŭda dosiero aŭskulteblas kaj elŝuteblas ĉe Sonnubo : https://soundcloud.com/guillaume-armide/plia-kunikl
Teksto :E
PLIA KUNIKL’
Mi pardonpetas pri mia plorem’
Al mi malsimplas la teorem’
Ke la iĉoj suferas sen ĝem’
Ĝi belsonas ja sed al mi mem
Nubas tiu-ĉi matematik’
Mi do ne uzu pli de via temp’
Ĝuu vi la freŝon de l’ printemp’
Alergias mi kontraŭ l’ polen’
Mi bedaŭras pri l’ mank’ de solen’
Sed jen fermo plena je aŭtentik’
REK.
Kaj jen plia kunikl’
En la ĉaskonto de l’ armoj sen pafklik’
Forvivu vi en ĝoĵ’
Sur via propra voj’
Kaj jen plia artikl’
Ĉe l’ tombej’ de miaj amoj sen efik’
Malvivu vi en pac’
En via propra spac’
Mi pardonpetas pri mia larmem’
Sed jam belegas mia harem’
De neamantoj. Kaj la problem’
Estas, ke rustiĝas la tandem’
Kiun mi konstruis en l’ antikv’
AL REK.
Pardonon pri mia pardonpetem’
Timas mi je ĉia anatem’
Kaj revadas mi pri la maten’
En ĉi senfina nokt’ kaj mi jen
Vidis en vi taglumon amik’
Help us caption & translate this video!