Ju Pli Belsone, Des Pli Bone
Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 11 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ju pli belsone kaj nature ni parolos Esperanton, des pli nia kara lingvo plaĉos al la mondo. Ni sincere konsilas al vi ĝisfunde enkapigi jenan aserton: Se Miaj Lango kaj Lipoj Ne Moviĝos, Mia Parolmaniero Tute Ne Plifluiĝos. Verkis kaj parolis Luis Jorge Santos Morales. Videbligis kaj subtekstigis Scott Turton.
Ju pli belsone kaj nature ni parolos Esperanton,
des pli nia kara lingvo plaĉos al la mondo.
Esence ĉiuj homaj lingvoj estas paroleblaj kaj parolataj. La surpaperigitaj skribaĵoj kiujn oni vidas en libroj kaj gazetoj, estas nenio alia ol reprezentado de tio, kio estas kutime dirata kaj aŭdata de la homaj estuloj dum iliaj ĉiutagaj interparoloj. Ĝuste en ĝia parolateco kuŝas la esenco mem de kiu ajn vivanta lingvo, kaj la vere surpriza fakto estas, ke nur kelkaj el la miloj da lingvoj nun parolataj en la mondo estas fakte skribataj kaj multegaj ankoraŭ restas nur en sia sona stadio, dum iliaj parolantoj eĉ ne suspekas ke ekzistas alfabetoj kaj skribsistemoj.
D-ro Zamenhof surpaperigis esperanton por povi laŭ la tiutempaj eblecoj, transdoni ĝin al ni kaj por ke ni niavice vivantigu ĝin, alivorte, por ke, pere de inteligenta kaj senlaca studado, ni funde ellernu ĝin kaj kun la tempo ni estu pretaj transdoni ĝin mature kaj nature al nia posteularo.
Sed, ĉu oni rajtus diri, ke oni ja scipovas lingvon funde se oni apenaŭ legas kaj skribas en ĝi, sed tre modeste kaj malflue ĝin balbutas?
Ŝajnas al ni, ke unu el la grandaj kialoj por la kutima malfacileco varbi novajn Esperantistojn estas ĝuste la evidenta manko de flueco de multaj el la jamaj uzantoj de nia kara lingvo.
Ĉu vi mem, kara leganto kaj aŭskultanto, sentus vin allogata eklerni lingvon kies propagandantoj ankoraŭ tiel malbelsone kaj sengracie ĝin elbuŝigas?
La iniciatinto de Esperanto ne nur enmanigis al ni la plej strukture perfektan lingvon en la tuta historio de la homaro, sed ankaŭ la plej belsonivan el ĉiuj, kaj sekve, estas ni, la nuntempaj Esperantistoj, kiuj ludu tiun plibelsonigantan rolon, komencante ĉe ni mem, antaŭ ol nemature ekrapidi al la stratoj serĉe de novaj adeptoj por nia afero.
…
Nur observante nin mem dum ni parolas nian denaskan lingvon, ni konstatas, ke oni pensas per la cerbo sed parolas per la buŝo. Tio, kio okazas ĉe la buŝo, (la ordigado de la vortoj, la flua artikulaciado de la sonoj, la nekonsciaj konjugado de la verboj kaj kunordigado de substantivoj kaj adjektivoj, ktp. ktp.) okazas tute aŭtomate kaj laŭŝajne senpene, rezulte de parolkutimoj kreiĝintaj ĉe ni iom post iom laŭlonge de niaj vivoj. Ĉi-tio indikas al ni, ke pli ol al la cerbo, estas al la orelo, la lango, la lipoj, la gorĝo, la pulmoj kaj al ĉiuj partoj de nia parolaparato al kio oni fakte instruu la lingvon. Se la silenta legado de romanoj direktiĝas nur al la cerbo, influante ĉefe oniajn imagivon, sentivon kaj pensivon, la lernanto certe pli kaj pli bone komprenos tion kion li legos, sed nur per tio neniel li fariĝos pli lerta kaj natura parolanto. Temus tiaokaze nur pri analiza aŭ elkodiga, sed ne pri kutimokrea procezo, efektive kondukonta al belsone kaj senpene flua elbuŝigado de niaj frazoj.
Laŭ nia propra plurjara lingvolernada sperto, ni povas konsili al niaj legantoj kaj aŭskultantoj tri efikegajn sekretojn por fariĝi fluaj Esperanto-parolantoj:
(1). Aŭdu kiel eble plej ofte bone parolatan Esperanton.
(2). Parkerigu, (jes, mi ripetas, PARKERIGU) almenaŭ tri novajn frazojn ĉiumatene kaj tri aliajn ĉiuvespere.
(3) Dediĉu nepre 15 minutojn ĉiutage al Esperanta laŭtlegado per via propra buŝo.
La ofta elmetado de nia orelo al ĝuste kaj bone parolata Esperanto estas nepre necesa por disvolvi naturan parolfluecon kaj la kapablon kompreni tion, kion aliaj diras al ni parolante je normala rapido. Tion farante, ni iom post iom ricevados la necesajn aŭdimagojn sur kiuj baziĝos nia natura parolmaniero. Dank’al sia senso de aŭdado oni povas asimili la efektivajn prononcadon, ritmon, frazmelodion, kaj la diversajn intenconuancojn de la homaj parolataĵoj. La ĉiutaga parkerigado de novaj frazoj donas al la SUBKONSCIA menso la vortaron kaj strukturojn per kiuj oni povos AŬTOMATE paroli. Alvenos la momento, kiam onia propra kolekto da parkerigitaj frazoj estos tiel granda, ke la cerbo, elplukante partetojn de diversaj el ili, tute nature kaj rapide kunmetos la siajn proprajn; krome, ni neniam ĉesos insisti pri tio, ke por alkutimigi kaj plilertigi la langon kaj la orelon al la sonoj kaj dirmanieroj de Esperanto estas treege konsilinde, ke ni laŭtlegadu kaj relegadu ĉiutage, preferinde ĉiufoje je la sama horo, ĉapitrojn aŭ artikolojn perfekte kaj belstile verkitajn de imitindaj aŭtoroj.
Fine, ni sincere konsilas al vi ĝisfunde enkapigi jenan aserton:
SE MIAJ LANGO KAJ LIPOJ NE MOVIĜOS,
MIA PAROLMANIERO TUTE NE PLIFLUIĜOS.