Kial usonaj politikistoj ŝajnigas sin surdaj pri elreliĝo de trajno en Ohio?
Comment with Lucia publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Amikoj, hodiaŭ mi parolas pri la trajnoelreliĝo en Ohio. Unue, rigardu la tempolinion. En la 3a de februaro, kargotrajno elreliĝis en Ohio, kaŭzante fajron. Ĉirkaŭ 50 vagonoj de la trajno elreliĝis, 10 vagonoj estis ŝarĝitaj per toksaj kemiaĵoj, kaj 5 vagonoj portantaj vinilan kloridon estis en risko de eksplodo. La 6an de februaro, la loka krizokaza sekcio decidis fari “regadan eligon” de la toksa gaso, tio estas elŝuti vinilan kloridon en pretigitan tunelon por eksplodo, kaj urĝe evakuis la loĝantojn ene de kelkaj kilometroj. Tri tagojn poste, la loka registaro diris al loĝantoj, ke ili povas reveni al siaj hejmoj, deklarante, ke la elreligita trajno kaŭzis nenian poluon. La 13an de februaro, granda nombro da teruraj fotoj ekaperis en sociaj komunikiloj, montrante flamojn leviĝantajn al la ĉielo, nigran fumon ondiĝantan, kaj grandegan fungonubon leviĝantan de la proksima grundo. Tio ebligas al la homoj vidi la gravecon de la akcidento. La 25an de februaro, laŭ raportoj, ĉe loĝantoj kaj laborantoj proksime de tiu loko estis diagnozitaj bronkito kaj aliaj malsanoj, kiuj eble rilatas al eksponiĝo al kemiaĵoj laŭ medicinistoj.
Ĝis nun, serio da agoj kaj respondoj de la usona registaro kaj la fervoja kompanio estis desapontaj.
La datumoj publikigitaj de Norfolk Southern Railway, al kiu apartenas la trajno, montris, ke la toksaj kemiaĵoj transportitaj de la vagonoj ne nur estas vinila klorido, sed la koncernaj departementoj de la usona registaro ne publikigis la konkretan kvanton de emisiado de toksaj kemiaĵoj ĝis nun. Kaj vinila klorido estas senkolora, brulema kaj kancerogena. Post eksploda brulado, ĝi produktas fosgenon kaj hidrogenan kloridon, kiuj ankaŭ estas toksaj gasoj.
Anakŭ estas paradoksoj en la raportoj la usonaj amaskomunikiloj pri ĉi tiu okazaĵo. En gazetara konferenco okazigita en Ohio la 8an de februaro, raportisto estis arestita de la polico, kiam li raportis en rekta elsendo. La kialo estas, ke lia rekta elsendo “obstrukcis” la gazetaran konferencon de la ŝtatoestro. Kie estas la “gazetara libereco”?
-En la 13a de februaro, usona ministro pri transportado Pete Buttigieg ĉeestis okazaĵon kaj parolis pri la infrastrukturaj projektoj dum li nenion diris pri la gas-tralikiĝo kaŭzita de la trajnoelreliĝo en Ohio, kaj provis montri humuron per mallerta ŝerco pri balono.
Usonaj politikistoj ĉiam parolas pri homaj rajtoj, sed ili ŝajnigas sin surdaj kaj mutaj, kiam la demando vere rilatas al homaj rajtoj. Ne mirinde, ke multaj usonanoj satiris, “Estas miraklo, ke Usono ankoraŭ povas funkcii sub tia reĝimo.”