LA PATRINOJ DE CHICO XAVIER ( AS MÃES DE CHICO XAVIER ), KUN SUBTEKSTOJ EN ESPERANTO
Josenilton kaj Madragoa publikigis antaŭ 12 jaroj en Esperanto Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“La Patrinoj de Chico Xavier” (Franĉjo Ksavero) estas brazila kinofilmo el 2011, reĝisorita de Glauber Filho kaj Halder Gomes, kun originalaj dialogoj de Glauber Filho kaj Emmanuel Nogueira, bazita sur la libro “Por Trás do Véu de Isis”, de Marcel Souto Maior. Luis Eduardo Girão estas la produktisto, kaj Sidney Girão kaj Leonardo Leal, la plenumaj produktistoj.
La filmo estas stelbriligita de Nelson Xavier (Chico Xavier) kaj Vanessa Gerbelli (Eliza), kune kun Tainá Müller (Lara) kaj Via Negromonte (Ruto). Ĝi kalkulas ankaŭ kun la partopreno de Herson Capri (Mario), Caio Blat (Karlo), Neusa Borges (dommastrumistino), Paulo Goulart Filho (la helpanto de Santiago ĉe ties elkarniĝo), Joelson Medeiros (Vilhelmo), Daniel Dias da Silva (Raulo), Gabriel Pontes (Teo), Gustavo Falcão (Santiago), krom la komencantino Christiane Góis (Lika), inter aliaj briluloj.
Resumo:
Tri patrinoj spertas kompletajn ŝanĝiĝojn en siaj vivoj. Ili estas Ruto, kies adoleskanta filo (Raulo), suferas problemojn rilatajn al drogoj; Eliza, kiu penas kompensi la forestemon de la edzo, plene atentante pri sia filo Teo; kaj Lara, instruistino, kiu komence rifuzas nedeziritan gravedecon. Spertante malsamajn situaciojn, tiuj tri virinoj serĉas konsolon ĉe la minasa mediumo kaj bonfaranto Chico Xavier.
La reportero Karlo, eĉ ne sufiĉe preparita, insistas intervjui Chico Xavier, kaj fine preparas dokumentofilmon pri la leteroj psikografitaj de la minasa mediumo. Tiuj leteroj, kiujn en la realo Chico Xavier ricevis dum sia tuta mediuma servado, temas pri mesaĝoj senditaj de transtombanoj al siaj familianoj tie ĉi sur la cistombo. Evidentigante, ke la vivo de la spirito daŭras post la elkarniĝo de sur la tera krusto, tiuj feliĉigaj dokumentoj funkciis kiel veraj rekuraĝigaj terapioj, kaj por la sendintoj, kaj por la ricevintoj.
Por spekti biografiecan kinofilmon pri Francisco Cândido Xavier (Chico Xavier), aliru al https://www.youtube.com/watch?v=MkrHIWqsVj4 (kun subtitoloj en Esperanto).
Vikipediaj notoj pri li troveblas en https://eo.wikipedia.org/wiki/Chico_Xavier