Kompaso (指南针 – compass) – Saluton, Ĉinio – ĈRI en Esperanto – (Hello, China!)

Verda Drako el Ĉinio publikigis antaŭ 3 jaroj

02:33 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

http://esperanto.cri.cn/

Kompaso indikas la nordon kaj la sudon. Ĝi estis inventita de ĉinoj antaŭ pli ol 2 000 jaroj.

La antikva kompaso estis kiel kulero kuŝanta sur glata telero. Kiam la kulero estas senmova, ĝia tenilo montras la sudon pro efiko de magneto. Poste ĉinoj uzis nadlon anstataŭ kuleron. La kompaso fariĝis pli facile portebla.

Antaŭ pli ol 600 jaroj, Zheng He, fama eŭnuko de la dinastio Ming, komandis ŝiparon al Sudorient-Azio kaj Hindia Oceano sep fojojn. Lia ŝiparo atingis la orientan marbordon de Afriko kaj la Ruĝan Maron per helpo de kompaso. La invento de kompaso malfermis novan eraon de monda navigado.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

LupoHundoLeonoĜirafo